Gyula Rónai (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Rónai [djula rOnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rónai Gyula estis hungara inĝeniero, inventisto.

Gyula Rónai [1] naskiĝis la 8-an de majo 1878 en Zagyvaróna, kiu nun estas urboparto de Salgótarján. Li mortis la 7-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Rónai akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1900. Post siaj studoj li laboris en Hungaraj Ŝtatfervojoj, kie li okupiĝis pri planadoj de vagonoj. Li havis en tiu ĉi temo pli ol 20 inventojn. Li ricevis premiojn pri la projektoj en 1930 kaj 1933. Li okupiĝis precipe pri rilatoj inter radoj kaj reloj. Liaj kvaraksaj rapidaj vagonoj trafikis konstante ekde 1941. En 1935 li pensiuliĝis, tamen li laboris plu en fabriko, kie oni produktis vagonojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Új motorkocsi és mozdonyfutómű megoldások (1941)
  • A vasúti járóművek forgóalváz-himbafelfüggesztésének mechanikája (1942)
  • A háromtengelyű teherkocsi, mint a vasúti tömegszállítás leggazdaságosabb eszköze (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.