Gyula Szutrély

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Szutrély
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1915 (1915-03-31)
en Budapeŝto
Morto 8-an de decembro 1960 (1960-12-08) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • infankuracisto • kardiologo
vdr

Gyula Szutrély [djula sutrEli ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szutrély Gyula estis hungara kuracisto, infankuracisto.

Gyula Szutrély [1] naskiĝis la 31-an de marto 1915 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de decembro 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Szutrély frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1939. Post siaj studoj li laboris en instituto en Vieno. Hejmenveninta en 1941 li laboris en la kliniko pri infanoj, baldaŭ li estis asistanto, poste lektoro. Li kandidatiĝis (CSc) en 1956. En la sekva jaro li estis nomumita ĉefkuracisto en la ĵus fondita kardiologia instituto, kie li estis motoro de establado de tutlanda reto pri kardiologia kuracado de infanoj. Li okupiĝis ekzemple pri geinfanoj havantaj kormalsanojn denaske.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szív- és vérkeringési betegségek (1953) - kun iu alia
  • Szívhangok és zörejek (1955) - kun iu alia

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.