Gyömöre

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyömöre [djomore] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Tét.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Gyömöre situas sur montetoj laŭ fervojo inter Győr kaj Pápa. Tét troviĝas 6, Pápa 23, Győr 28, Budapeŝto 137 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1377 dokumento mencias la posedanton Gemevrei. Tiu familia nomo supozeble estis nomdonanto de la vilaĝo. En 1594 la turkoj detruis la komunumon. En 1772 baroka katolika preĝejo konstruiĝis. En 1839 incendio okazis. En 1928 tombeja kapelo konstruiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1959 kolĥozo pri Nova Vivo formiĝis.

Ne menciita vidindaĵo estas la luterana sonorilturo. Sur la montetoj estas vitoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Gyömöre naskiĝis teologo Árpád Béla Kisfaludy.