Gyöngyi Zádor
Aspekto
Gyöngyi Zádor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Czimmermann Györgyike Terézia |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1920 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de novembro 1941 (21-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 11-1-2 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1938) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gyöngyi Zádor [djondji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zádor Gyöngyi estis hungara aktoro. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Czimmermann Györgyike Terézia, ŝia fianĉo estis Gyula Benkő.
Györgyike Czimmermann[1][2] naskiĝis la 6-an de februaro 1920 en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de novembro 1941 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyöngyi Zádor akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatro en 1938. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto), kie ŝi ludis ĝismorte. Ŝia kariero finiĝis pro neatendita abrupta morto. Ŝi fianĉiĝis kaj tempo de la geedziĝa ceremonio jam estis konata.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Herczeg: A Gyurkovics lányok - Ella
- Lajos Zilahy: Süt a nap - Rozika
- Carlo Goldoni: Il servitore di due patroni - Smeraldina
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Életre ítéltek! (1941) – Júlia Keresztessy
- Egér a palotában (1942) – amikino de Pubi