György Pál Rédei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Pál Rédei [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rédei György Pál, angle George P. Redei estis hungara-usona biologo, agronomo, profesoro, genetikisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1990).

György Pál Rédei (dekstre) en 1978

György Pál Rédei [1] naskiĝis la 14-an de junio 1921 en Vieno. Li mortis la 10-an de novembro 2008 en Nashville.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Pál Rédei ricevis abiturienton en Pápa en 1939, poste li eklaboris en la familia bieno. Jam tiam li sukcese bredadis kaj selektis leporojn. Li plulernis en ĉeflernejo en Mosonmagyaróvár inter 1941-1949. Dum la frua socialismo li estis nomita "riĉkamparano", tiujn homojn oni plej ofte persekutis. Spite tion li trovis laborlokon, kie li okupiĝis pri tomatoj kaj tritikoj. Post la revolucio en 1956 li migris al Usono, kie li havis eblecon esplori plu. Li estis la unua esploristo de Arabidopsis thaliana, krome li instruis en universitato en Misurio, eĉ hejmenveninta en Universitato de Budapeŝto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Basic Plant Genetics - eldonita kvinfoje
  • Genetika - angle, hungare, ĉine
  • Genetics manual – Current theory, concepts and terms (1998)
  • The encyclopedic dictionary of genetics, genomics, and proteomics (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]