Gáspár Károlyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gáspár Károlyi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1529 (1529-01-01)
en Carei
Morto 1-an de januaro 1591 (1591-01-01) (62-jaraĝa)
en Gönc
Religio protestantismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo teologo • tradukisto • tradukisto de Biblio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KÁROLYI Gáspár; Károli hungara verkisto, tradukisto (Nagykároly, ĉirkaŭ 1529Vizsoly, 1591).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia familinomo estis Radics. Post studoj en Wittenberg kaj Svislando li revenis hejmen en 1556. Ekde 1559 ĝis sia morto li estis pastro en Gönc. Por mallonga tempo en 1584 li trasnslokiĝis al Tállya. Sian ĉefverkon, la unuan kompletan hungarlingvan Biblion li faris helpe de kunlaborantoj. Ili komencis la laboron en 1586. La presadon faris Bálint Mantskovits, kiun oni koloniigis kune kun sia presejo al Vizsoly. La verko - kune la apokrifaj bibliaj libroj - eliĝis el presejo en julio 1590 nur en 7-8000 ekzempleroj. Ĝian duan kaj trian eldonaĵojn prizorgis Albert Szenczi Molnár (Hanau, 1608; Oppenheim, 1612). La 1661-an eldonaĵon oni finis en Koloĵvaro kaj tiu aperis sen la apokrifaj libroj. Post tiu faris lingvajn kaj stilajn korektojn ankaŭ Miklós Tótfalusi Kis. Ĝi aperis en pli ol 100 eldonaĵoj kaj havis grandan influon ne nur al eklezia, sed ankaŭ al la laika poezio kaj prozo.

Novaj eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Két könyv (Magyar irodalmi ritkaságok V. Bp., 1931);
  • A vizsolyi biblia elöljáró beszéde (Az Ajánlás teljes szövege Ineze Gábor előszavával). Bp., 1940);
  • K. válogatott művei (Vargha Balázs gondozásában Magyar könyvtár, Bp., 1958).
  • Szent Biblia Azaz Istennek Ó és Új Testamentomában foglaltatott egész Szent Irás [1]
  • Szent Biblia Azaz Istennec O ÉS Uy Testamentomanac prophetac és apostoloc által megíratott szent könyvei [2]

Fonto[redakti | redakti fonton]