Gérard Gertoux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gérard Gertoux
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1955 (1955-03-19) (69-jaraĝa)
en Liono
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Alma mater École nationale supérieure d'ingénieurs électriciens de Grenoble • Universitato de Liono 2 Lumo
Okupo
Okupo historiistoverkisto
Verkoj The name of God Y.eH.oW.aH which is pronounced as it is written I_Eh_oU_Ah: its story
Un historique du nom divin: un nom encens
vdr

Gérard Marcel Laurent GERTOUX (naskiĝis la  19-an de marto 1955(nun 1955-03-19)) estas franco, profesie inĝeniero, aŭtoro de variaj libroj, per kiuj li eksponas siajn personaj teoriojn pri la kronologio de la Biblio kaj la prononco de la Biblia Tetragramo.[1]

Anstataŭ akcepti la ekzistantan interkonsenton de fakuloj pri la probabla prononco originala de la kvarlitera hebrea nomo de Dio, יהוה (JHVH), Gertoux defendas elparolon "Yehowah" (Jehova).[2]. Seninforma mencio de lia libro troviĝas ankaŭ en The Encyclopedia of Christianity [3] kaj Dictionnaire encyclopédique de la Bible.[4]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Gertoux akiris diplomon pri fizika inĝenierado ĉe École nationale supérieure d'ingénieurs électriciens de Grenoble (I.N.P.G.) en 1979. En 1985 li akiris la diplomon por instrui en mezlernejo, kaj ekinstruis ĝis 2012. En 2005, li akiris titolon de Majstro pri Arkeologio kaj Historio de Antikvaj Mondoj ĉe la Maison de l'Orient et de la Méditerranée (Universitato Lumière-Lyon II) per tezo titolita: L'Oeil de l'histoire: la chronologie. Les éclipses dans l'antiquité: approche scientifique d'une chronologie absolue.[5]

En 2007 Gertoux devis rezigni pri siaj doktoriĝaj studoj ĉe la Maison d'Orient de la Universitato 2 de Liono. Jam estis programita la defendo de lia tezo, kiam la akademia ĵurio decidis ne doni al li la deziratan gradon. Li atribuas ilian decidon al tio, ke oni letere informis ilin, ke li estas membro de la Atestantoj de Jehovo. La direktoro de studoj en la liona instituto rajtigis lin transloki sian studon al la Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj en Parizo, kiu tamen pro formalaj kialoj malakceptis lin la 7an de julio 2009.[6] Lin informis poste la tezdirektoro de ĉi tiu instituto, ke la ĉefa problemo estis trovi ĵurion, kiu konsentus prezidi la defendon de la tezo: li do konsilis serĉi profesorojn, kiuj akceptas la samajn fundamentismajn vidpunktojn, ekzemple kontaktante la fundamentismajn teologiajn fakultatojn de la baptistoj de Vaux-sur-Seine aŭ de la ultra-kalvinistoj de Aix-en-Provence.[7][8][9][10]

En 2012 li enmetis mencion (ne la tekston) de sia tezo en la retejon de la Internacia Asocio de Asiriologio.[11]

Liaj ideoj[redakti | redakti fonton]

La plej diskonigita de la teorioj de Gertoux estas tiu, kiu koncernas la ĝusta prononco de la Biblia Tetragramo יהוה (JHVH). Li asertas, ke la korekta elparolo estas kaj ĉiam estis tiu, kiun la angla kaj franca ortografioj indikas per la literoj Yehovah). Ĝenerale, oni konsideras la hebrean alfabeton esence konsonanta alfabeto, kies literoj nur foje sugestas ankaŭ la taŭgajn vokalojn. Laŭ li, ĉiu el la kvar literoj de la tetragramo יהוה indikas klare la korespondan sonon vokalan aŭ duonvokalan.[12]

Aliaj liaj ideoj rigardas la datojn de eventoj, kiujn li asignas ne al jaroj ĝenerale konsiderataj ĝustaj sed al aliaj. Ekzemple, laŭ li, la morto de Kserkso la 1-a (Persio), kiun la historiistoj atribuas al la jaro 465 a.K.,[13] okazis laŭ li jam dek jarojn pli frue, kiel afirmas ankaŭ la Atestantoj de Jehovo.[14]

Laŭ li, Eva estis kreita ĉirkaŭ la jaro 4000 a.K.,[15] la Eliro okazis precize en la jaro 1533 a.K.[16] kaj oni povas datigi ankaŭ eventojn kiel la Diluvo de Noa.[17]

Eĥoj[redakti | redakti fonton]

La libron de Gertoux pri la elparolo de la biblia tetragramo mencias, sen akcepti lian opinion, Won W. Lee,[18] Aviv Schoenfeld,[19] George W. Buchanan,[20] Charles Perrot,[21] Pavlos D. Vasileiadis,[22][23] Daniel Faivre,[24] Bruce M. Metzger,[25] Anne Pasquier,[26] Sarah Lind.[27]

Samopinias pri la elparolo de la biblia tetragramo kaj citas la tiuteman libro de Gertoux:

François Boespflug konsentas kun Gertoux, ke inter judoj ne ekzistis formala malpermeso elparoli la tetragraman nomon de Dio.[32]

Pri unuopaj aliaj libroj de Gertoux oni trovas menciojn en piednotoj:

Iuj plilongigas siajn bibliografiojn inkluzivante librojn de Gertaux sed neniel mencias lin en la korpo de siaj studoj:

La ideojn de Gertoux pri la historio de la Izraelidoj kaj pri ilia Eliro el Egiptio mencias David A. Snyder.[34]

Lin citas Theodor Turner.[16][35][36]

Oni trovas mallongegan aludon al lia ideo pri la dato de la fondo de Kartago.[37]

Eldonitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Gérard Gertoux (1 aŭgusto 1999). Un Historique du nom divin: Un Nom Encens. Editions L'Harmattan. ISBN 9782296391994. OCLC 716841963.
  • Gérard Gertoux (2002). The Name of God Y.eH.oW.aH Which is Pronounced as it is Written I_Eh_oU_Ah. It Story. G - Reference, Information and Interdisciplinary Subjects Series. University Press of America. ISBN 9780761822042. OCLC 59502233.
  • Gérard Gertoux (2005). Guds navns historie. København: Gramma. ISBN 87-990125-6-1. OCLC 473717946.
  • Gèrard Gertoux (2007). S. Pizzorni (ed.). Storia del nome di Dio. Un recente studio che fà luce sulla corretta pronuncia del sacro nome. Tradukis G. Gabrielli; M. Aragone. Azzurra 7. ISBN 9788888907093.
  • Жерар Жерто (2 February 2018). Имя Бога: его история и произношение. Kiev: Strelbytskyy Multimedia Publishing.
  • Gérard Gertoux (2019) Scientific Approach to an Absolute Chronology Through Synchronisms Dated by Astronomy. doi:10.20850/9781534204577. ISBN 978-1-5342-0457-7

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Poppenberg (2014). The Name of God. Drei Linden Film.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stel Pavlou. Gérard Gertoux. Atlantipedia. Alirita 2022-10-28.
  2. Kurian, George Thomas; Lamport, Mark A.. (2016) Encyclopedia of Christianity in the United States 5. Rowman & Littlefield, p. 2003. ISBN 9781442244320.
  3. Bromiley, Geoffrey William; Fahlbusch, Erwin; Lochman, Jan, Milic; Mbit, John; Pelikan, Jaroslav. (2008) The Encyclopedia of Christianity 5. Wm. B. Eerdmans Publishing; Brill, p. 823. ISBN 9780802824172.
  4. Bogaert, Pierre-Maurice. (2002) Dictionnaire encyclopédique de la Bible. Brepols. ISBN 9782503513102.
  5. FRANTIQ. L'Oeil de l'histoire (Travaux universitaires) : la chronologie. 1. les éclipses dans l'antiquité : approche scientifique d'une chronologie absolue Arkivigite je 2021-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
  6. The Mitchell Report. Executive Summary France: Rising Government Restrictions On Religions. October 17, 2011
  7. Gérard Gertoux, "Discrimination à l'université" (Coordination des Associations & Particuliers pour la Liberté de Conscience). Arkivita el la originalo je 2020-10-07. Alirita 2021-01-15.
  8. Paul Bernard. (2018) L'enquête Jésus: Des témoins inattendus. Editions L'Harmattan. ISBN 9782140059070.
  9. Michael Thomas. The Name of God Film, An Introduction and Commentary by Reachout Trust
  10. Human Rights Without Frontiers International, "OSCE Human Dimension Implementation Meeting, Warsaw, 30 September 2015"
  11. Gertoux, Gérard (Lyon/France) – Approche scientifique d’une chronologie absolue grâce aux synchronismes datés par l’astronomie / Scientific approach to an absolute chronology through synchronisms dated by astronomy
  12. Gérard Gertoux, The Name of God Y.eH.oW.aH Which is Pronounced as it is Written I_Eh_oU_Ah (Lulu.com, 2015)
  13. Encyclopaedia Britannica
  14. "Persia, Persians"
  15. Robert J. Wilkinson. (5 februaro 2015) Tetragrammaton: Western Christians and the Hebrew Name of God: From the Beginnings to the Seventeenth Century. BRILL. ISBN 978-90-04-28817-1.
  16. 16,0 16,1 Theodor Turner, "The Structure of Prophetic Chronology: From Creation to the Present", p. 25. Arkivita el la originalo je 2018-02-05. Alirita 2020-06-10.
  17. Gerard Gertoux. (19 October 2015) Noah and the Deluge: Chronological, Historical and Archaeological Evidence. ISBN 978-1-329-63114-4.
  18. Won W. Lee (2003-07). “Notes on Recent Publications”, Religious Studies Review 29 (3). doi:10.1111/j.1748-0922.2003.tb00391.x. 
  19. Aviv Schoenfeld (2020-06-18). “Abishai, Daniel and Hezekiah”, Brill's Journal of Afroasiatic Languages and Linguistics 12 (1). doi:10.1163/18776930-01201006. 
  20. George Wesley Buchanan. (2005) The Book of Daniel 25. Wipf and Stock Publishers. ISBN 9781592440214.
  21. Gérard Gertoux, "Discrimination à l'université" (Coordination des Associations & Particuliers pour la Liberté de Conscience). Arkivita el la originalo je 2020-10-07. Alirita 2021-01-15.
  22. Pavlos D. Vasileiadis (2014). “Aspects of rendering the sacred Tetragrammaton in Greek”, Open Theology 1 (1). doi:10.2478/opth-2014-0006. 
  23. Pavlos D. Vasileiadis (2013). “The pronunciation of the sacred Tetragrammaton: An overview of a nomen revelatus that became a nomen absconditus”, Judaica Ukrainica 2. 
  24. Daniel Faivre. (2007) Mythes de la Genèse, genèse des mythes, Religions et Spiritualité. Editions L'Harmattan. ISBN 9782296174580.
  25. Bruce M. Metzger, New Bibles for the Meeting House. Old Presbyterian Meeting House
  26. Anne Pasquier. (2011) Mystery and Secrecy in the Nag Hammadi Collection and Other Ancient Literature: Ideas and Practices, Nag Hammadi and Manichaean Studies 76. Leiden; Boston, BRILL. doi:10.1163/9789004215122_007. ISBN 9789004212077. OCLC 794213410.
  27. Sarah Lind. (2004). TIC Talk 57, 2004. Newsletter of the United Bible Societies Translation Information Clearinghouse. United Bible Societies.
  28. Philippe Barbey. (2003) Les témoins de Jehovah: Pour un christianisme original, Religion et sciences humaines. Editions L'Harmattan.
  29. Thomas D. Ross. (2015). The Canonicity of the Received Bible Established from Reformation and Post-Reformation Baptist Confessions
  30. Thomas D. Ross, Trinitarianism Syllabus
  31. Didier Mickaël Fontaine. (2015) Le nom divin: imprononçable? (Gertoux, 2015). Πάντα δὲ δοκιμάζετε, τὸ καλὸν κατέχετε
  32. François Boespflug. (2007) La caricatura e il sacro: Islam, ebraismo e cristianisimo a confronto, Transizioni (Vita e pensiero (Firm) 21. Vita e Pensiero. ISBN 9788834313824.
  33. Jozef Hudec; Miroslav Černý (2018). “Discoveries on Fortifications at Tell el-Retaba”, Asian and African Studies 27 (1). 
  34. David A. Snyder. (2015) Abraham of Ur: A Critical Analysis of the Life and Times of the Patriarch. ISBN 9781491777268.
  35. Jonathan Pearce, "Quote of the Day for Hilarity: Theodore Turner on the Flood"
  36. Theodore Turner, "Biblical Chronology"
  37. Atlantipedia. An A-Z Guide To The Search For Plato's Atlantis: Tony O'Connell, "Carthage"[rompita ligilo]