Géza Entz (biologo)
Aspekto
Géza Entz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1842 en Mezőkomárom |
Morto | 4-an de decembro 1919 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-12-2 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Entz |
Infanoj | Géza Entz (zoologo), Béla Entz |
Parencoj | Géza Entz (arthistoriisto) (nepo) |
Okupo | |
Okupo | biologo instruisto zoologo |
Géza ENTZ [enc], laŭ hungarlingve kutima nomordo (id.) Entz Géza estis hungara biologo, zoologo, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1890). Lia patro estis Ferenc Entz, lia filo estis Géza Entz (zoologo).
Géza Entz [1] naskiĝis la 29-an de marto 1842 en Mezőkomárom. Li mortis la 4-an de decembro 1919 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Entz frekventis gimnaziojn en Pest (urbo) kaj Buda, universitaton en urbo Pest inter 1862-1867. En la sekva jaro li ekinstruis. En 1886 li iĝis kuracisto. Inter 1873-1914 li instruis en universitatoj de Budapeŝto kaj Kolozsvár, inter 1894-1896 li estis rektoro en Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri protozooj.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Az alsóbbrendű állatoknál előforduló levélzöldtestecskék természetéről (1876), germane: 1882
- Über Infusorien des Golfes zu Neapel (1884)
- A Vorticellinák rugalmas és összehúzódó elemei (1891)
- Állatok színe és a mimikry (1908)