Ferenc Entz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Entz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1805 (1805-12-06)
en Sümeg
Morto 9-an de majo 1877 (1877-05-09) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Géza Entz (biologo)
Parencoj Géza Entz (zoologo)
Okupo
Okupo kuracistoĝardenisto
vdr

Ferenc Entz [enc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Entz Ferenc estis hungara kuracisto, ĝardenisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia filo estis Géza Entz (biologo), nepo de Ferenc Entz estis Géza Entz (zoologo).

Ferenc Entz [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1805 en Sümeg. Li mortis la 9-an de majo 1877 en Budafok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Entz frekventis kuracistajn universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno inter 1825-1831. Li longe estis kuracisto en Enying. Li estis armea kuracisto dum la hungara liberecbatalo en 1849. En 1850 li iris al urbo Pest, kie li establis ĝardenon kun arbidejo. Li okupiĝis precipe pri vinberoj. En 1860 li ekgvidis vitejon en Buda.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Sió mellékének vázlata természetrajzi és orvosi szempontból (1847)
  • Programm einer prakt. Bildungsanstalt für Nutzgärtnerei, ganz besonders aber für die Obst- u. Weincultur (1854)
  • Dr. Entz Ferenc borászati utazása Franciaországban s a Rajnavidéken (1864)
  • A szőlőszet és borászat Erdélyben (1870)

Fontoj[redakti | redakti fonton]