Géza Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Horváth [horvAt] (malofte Géza Bugarin-Horváth) laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Géza estis hungara kuracisto, zoologo, entomologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1894).

Géza Horváth [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1847 en Hungara reĝlando, en Csécs (nuntempa Čečejovce en Slovakio). Li mortis la 8-an de septembro 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Horváth frekventis universitaton en fako kirurgio en Vieno, poste li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo en 1873. En 1875 li estis kuracisto en Abaúj-Torna. En 1880 li establis instituton por defendi la vitojn kontraŭ malsanoj, tial li dufoje studvojaĝis en Francio, krome en aliaj landoj. En 1893 li laboris en Kaŭkazo por defendi la vitojn, poste li revenis al Nacia Muzeo, kie li ricevis altan postenon. En 1925 li emeritiĝis. Li ricevis rumanan premion en 1886, serban premion en 1891.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Neue Beiträge zur Kenntniss der Wirbelthiere Ober-Ungarns (1867)
  • A magyar fauna paizsos félröpűi (1873)
  • Uj szőlőbetegség hazánkban (Nova malsano de vitoj en nia patrujo), (1882)
  • Védekezés a kártékony rovarok ellen (1893)

Fontoj[redakti | redakti fonton]