Bolváry vizitis en Budapeŝto la reĝan Ludovikan Akademion kaj servis poste ĉe la hungara terarmeo (honved-husaroj). Post la Unua Mondmilito li forlasis la militservon kiel kapitano. Poste li perlaboris je la novekestinta hungara filmindustrio. Li komencis sian karieron proksimume 1920 kiel aktoro en diversaj silentfilmoj, transiris tamen baldaŭ al la firmao Star-Film, kie li unuafoje laboris kiel reĝisoro kaj dramaturgo. En 1922 lin dungis la filmkkartelo Emelka en Munkeno por kvar jaroj kiel reĝisoro. Inter 1926 kaj 1928 li laboris en Berlino ĉe la filmfirmao Fellner & Somlo kaj iris post tio por unu jaro al Londono al British International Pictures. Ree en Berlino, li laboris ĝis 1933 ĉe Superfilm Berlin kaj poste ĝis 1935 ĉe Boston Films, ankaŭ en Berlino. Ekde 1936 Bolváry laboris por pluraj produktofirmaoj en Vieno, i.a. por Styria-Film, Terra Film kaj Wienfilm. Post la Dua Mondmilito Bolváry iris al Romo kaj kreis ĝis 1949 denove kiel reĝisoro por Cinopera plurajn filmojn. En 1950 li ekloĝis en Munkeno kaj antaŭeniĝis kvar jarojn al ptroduktestro de la firmao Starfilm. Inter 1920 kaj 1958 li reĝisoris je 100 filmoj kaj verkis foje ankaŭ filmscenarojn. Liaj lastaj fimoj ekestis en 1958. En la aĝo de 63 Géza von Bolváry mortis la 10-an de aŭgusto 1961 en Altenbeuern ĉe Rosenheim. Bolváry laboris krome post la Dua Mondmilito kiel opereto-reĝisoro ĉe la Popola Operejo de Vieno.
↑laŭ Deutsches Bühnen-Jahrbuch. 1963 Theatergeschichtliches Jahr- und Adressbuch. 71-a jarkolekto. Berlino, p.75, aliaj fontoj ankaŭ indikas kiel mortodato la 10-an de aŭgusto.