Hérmedes de Cerrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hérmedes de Cerrato
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34247
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 4° 11′ U (mapo)41.819166666667-4.175Koordinatoj: 41° 49′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 908 m [+]
Areo 32,33 km² (3 233 ha) [+]
Hérmedes de Cerrato (Provinco Palencio)
Hérmedes de Cerrato (Provinco Palencio)
DEC
Hérmedes de Cerrato
Hérmedes de Cerrato
Situo de Hérmedes de Cerrato
Hérmedes de Cerrato (Hispanio)
Hérmedes de Cerrato (Hispanio)
DEC
Hérmedes de Cerrato
Hérmedes de Cerrato
Situo de Hérmedes de Cerrato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hérmedes de Cerrato [+]
vdr

Hérmedes de Cerrato [ERmedes dezeRAto] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio angule al provincoj Valadolido kaj Burgoso. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Hérmedes de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Ermitoj de Cerrato, alude al la komarkonomo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 78 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 650 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 45 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 61 km de Valadolido.

Ĝi limas kun Cevico Navero, Villaconancio, Castrillo de Don Juan, Vertavillo, Castroverde de Cerrato, Torre de Esgueva, Fombellida kaj Canillas de Esgueva, el kiuj la kvar lastaj apartenas al la provinco Valadolido.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ne estas restaĵoj de iamaj muregoj, kio sugestas pli malfruan fondodaton, kompare kun aliaj proksimaj loĝlokoj. Ĉefa frua enspezofonto estis transmigra brutobredado.

En la 10-a jarcento oni konstruis la ermitejon de la Virgen de la Era, de mozaraba stilo, kaj en la 11-a jarcento estis fondita la Abatejo de Hérmedes kun propra abato en la Katedralo de Palencio. Tiam jam ekzistis la loĝloko San Sebastián, dependanta de la Abatejo de Husillos. En dokumento de la Katedralo de Burgoso datita en la 11-a jarcento oni citas la loĝlokon kiel “San Juan de Heremitas de Cerrato”.

En la 14-a jarcento la du loĝlokoj konstituis la municipon Hérmedes, sed en la 16-a jarcento San Sebastián senhomiĝis kaj nun estas neniu restaĵo. Fine de la 18-a jarcento Hérmedes estis reĝa urbo, kaj nesenjordependa.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo (1808-1814) la loko estis rabita de la francaj trupoj. Tiukadre oni devis plugi naturajn terrenojn, kio ŝanĝis komplete la geografion de la teritorio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, ikona kverkego, ktp., dum la vinkeloj, male al plej najbaraj lokoj, ne estas subteraj en naturaj ĉirkaŭaĵoj, sed sub la propraj hejmoj, pro kio ili ne estas publike viziteblaj, kvankam same konsistigas longegajn (ĝis kilometrajn) subterajn koridorojn kun apartaj ĉambroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]