Haganah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Haganah
Haganah
Lando Flago-de-Israelo.svg Israelo
Estro Jichak Sade
Fondiĝo 1920
Dissolvo 1948
Ideologio cionismo
Retejo www.irgon-haagana.co.il
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Haganah, kun la simbolo de la staranta glavo ĉirkaŭita de olivfolioj

Haganah (hebree: "la defendo") estis Juda armemilica organizaĵo kiu estis aktiva de 1920 ĝis 1948 en Brita Mandato Palestino. Ĝi reprezentis la plej moderan kaj rekonatan parton de la juda komunumo kaj la cionisma movado en Palestino dum tiu epoko, kaj estis fakte la infrastrukturo por la establado de la Israela Defendaj Fortoj sametempe al la establado de la ŝtato.

Ĝi estis formita kun la oficiala celo protekti judajn komunumojn kontraŭ arabaj atakoj. Ĝi estis aparte aktiva dum la araba ribelo de 1936 ĝis 1939, kiam ĝi kunlaboris kun la britoj por subpremi la ribelon. Ĝia strategio estis nur defendi judajn komunumojn kaj ne ataki unue. Ĉi tiu politiko ne kontentigis ĉiujn judojn, kaj en 1931 kelkaj el la plej radikalaj elementoj de la Haganah forlasis la movadon kaj fondis Irgunon, pli militeman kaj ekstremisman kvazaŭarmean organizaĵon.

Dum la Dua mondmilito, la Haganah decidis batali kune kun la britoj por kontribui al la lukto kontraŭ la nazioj, kvankvam ĝi estis kolera pro la fakto ke la britoj limigis judan enmigradon al Palestino en 1939 al specifa kvanto ĉiujare. La Haganah helpis organizi judan brigadon kiu batalis en la brita armeo kontraŭ la Germanoj en Eŭropo. La Irgun malkonsentis kun tiu politiko kaj batalis kontraŭ la britoj dum la sama periodo. Kelkfoje, la Haganah eĉ kaptis membrojn de la Irgun kaj transdonis ilin al la britaj autoritatoj.

Post la fino de la Dua mondmilito, la Haganah komencis ataki la britojn mem, kun la celo forigi ilin de Palestino. Dum la milito de 1948 en kiu Israelo gajnis sian sendependecon, la Haganah ludis tre grandan rolon, kaj post la milito ĝi fariĝis la oficiala armeo de Israelo.

La listo de famaj membroj de la Haganah inkluzivas Jicĥak Rabin, Ariel Sharon kaj Moŝe Dayan.