Hakan Balta
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Hakan Balta estas turka futbalisto. Li naskiĝis la 23-an de marto 1983 en Berlino, Germanio, do nun estas 39-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon kiel defendisto en la unua vira teamo de la klubo Galatasaray - antaŭe li estis profesia futbalisto de la kluboj Herta BSC Berlin en Germanio kaj Manisaspor en Turkio. Krome Hakan Balta inter alie estis membro de la turka nacia teamo de futbalo konkuranta pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kiu atingis la duonfinalon kaj do trian pozicion inter la eŭropaj naciaj teamoj pri futbalo.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Hakan Balta – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|