Haliktedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Haliktedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Artropodoj, Arthropoda
Klaso: Insektoj, Insecta
Ordo: Himenopteroj, Hymenoptera
Subordo: Apokritoj, Apocrita
(senranga familio) Anthophila (= Apiformes)
Superfamilio: Apoidoj, Apoidea
Familio: Haliktedoj, Halictidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Haliktedoj (Halictidae) estas la dua plej granda familio de "Apoidea" abeloj.[1] Haliktedaj specioj estas tra la tuta mondo[2] kaj estas kutime malhel-koloraj kaj ofte metalecaj laŭ aspekto. Kelkaj specioj estas tute aŭ parte verdaj kaj kelkaj estas ruĝaj; nombraj el ili havas flavajn markilojn, speciale la maskloj, kiuj ofte havas flavajn vizaĝojn, modelo tre disvastigita inter la variaj familioj de abeloj. Tiu familio estas distingebla pro la arkeca (tre kurba) baza vejno trovebla en la flugilo[3].

Systropha planidens, specialisma polenisto de la genro Convolvulus.

Ili estas ofte nomitaj "ŝvitabeloj" (speciale la plej malgrandaj specioj), ĉar ili estas ofte altiritaj al la ŝvito.[4] Ili ŝajne pikas nur okaze de ĝenado; iliaj pikiloj estas minoraj.[5]

La plej oftaj abeloj en la Norda Hemisfero estas la Haliktedoj aŭ ŝvitabeloj, sed ili estas tre malgrandaj kaj ofte estas erare miskomprenitaj kiel vespojmuŝoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2013) “The Impact of Molecular Data on Our Understanding of Bee Phylogeny and Evolution”, Annual Review of Entomology 58 (1), p. 57–78. doi:10.1146/annurev-ento-120811-153633. 
  2. (1999) “Phylogeny and Classification of the family Halictidae Revised (Hymenoptera: Apoidea)”, Journal of the Kansas Entomological Society 72 (1), p. 104–123. 
  3. sweat bees, halictid bees. University of Florida Entomology and Nematology Department. Alirita 21a de septembro 2019.
  4. Sweat Bees. Missouri Department of Conservation. Arkivita el la originalo je 2015-09-26.
  5. Family Halictidae - Sweat Bees. Bug Guide. Alirita 29a de julio 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]