Hannah-Arendt-gimnazio (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hannah-Arendt-Gymnasium en la erfurta kvartalo Herrenberg, korta areo
afiŝo pri DELF-lingvoekzamenoj en la franca; la gimnazio estas oficiala okazigejo kune kun Reĝino-Ludovikino-gimnazio
vido disde Scharnhorst-strato

Hannah-Arendt-gimnazio (germane: Hannah-Arendt-Gymnasium; antaŭe Gymnasium 10) estas ŝtata lernejo je Herrenberg, urbokvartalo de Erfurto, Germanujo (Scharnhorststraße 48).

Historio[redakti | redakti fonton]

Malfermiĝis la gimnazio en la 24-a de aŭgusto 2015 je Hermann-Brill-strato 131. Tio malkutimis tiutempe, kiam en Erfurto, pro enloĝantar-malkresko, mezlernejoj aŭ fermiĝis aŭ almenaŭ kunfandiĝis kun aliaj. En februaro 2018 la institucio translokiĝis al la nuna situo.[1]

En junio 2022 la plej supra lerneja gremio decidis eknomiĝi laŭ Hannah Arendt, post longa serĉado de taŭga nomo.[2] La unua pasigo de la abiturienta ekzameno sukcesis por lernemuloj en la frua somero de 2022. De komence nur tri klasoj kun sep lernigistoj evoluis komunumo de 23 klasoj kun 45 instruistoj. Dum la lerneja jaro 2023/24 frekventis ĝin 515 lernantoj. Estras la lernejon s-ro Andreas Leube.

La ejo estas bonveniga, hela konstruaĵo kun malantaŭa korto invitanta al ripozumado. Tie troviĝas ankaŭ vego. Por bazlernejanoj de Grundschule am Kleinen Herrenberg necesis aldoni dekstre de la ĉefa enirejo kroma ĉambrokomplekso.[3]

Ofertaro[redakti | redakti fonton]

La angla lingvo por ĉiuj estas deviga kiel unua fremda lingvo, de la komenco; dua povas esti la hispana aŭ la franca (ekde la sesa klasoŝtupo), dume la latina estas (ne deviga sed elektebla) tria fremda lingvo ekde la naŭa ŝtupo.[4]

En la naŭa klasoŝtupo la lernantoj elektas inter la sekvaj fakoj: sociaj sciencoj, latina lingvo, informadiko. Kunlaboro okazas kun la sekvantaj entreprenoj: SWE Stadtwerke Erfurt GmbH (urbaj servoj), Musikgeschäft und Musikschule Musik-Atelier Gabel (muzikvendejo/-lernejo), Deutsche Soccer Liga e.V (futbala ligo), Institut français (kulturinstituto tutmonda de Franclando; ĉi-konkrete la filio en Lepsiko). Krom al enlernejaj projektoj oni jam instigis la lernantojn partopreni ekz. al la sekvantaj aferoj:

  • matematike/naturscience: Känguru-Wettbewerb
  • sporte: Jugend trainiert für Olympia (korbopilko); tendaro en Masserberg-Heubach (skikurado)
  • amaskomunikila edukado: faro de etfilmo, en kunlaboro kun Landesfilmdienst
  • sano kaj prevento: Gesunde Schule
  • muzike: projektoj posttagmezaj kun la societoj Music College Erfurt e.V. kaj Musik macht schlau e.V.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La lerneja agado estas gvidata de la strebo al justeco kaj solidareco. El tio rezultas la jenaj punktoj:

  • bonveneco de ĉiuj lernantoj senkonsidere de ilia deveno, religio aŭ mondovido
  • establo de integra kaj inkluziva lernada klimato
  • komuna strebo por individua plifortikigo de ĉiu lernanto, nekonsidere de ties sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj
  • eduko al partnereca kaj demokratia interagado kaj pacemo
  • disvolviĝo de lernkompetentoj kiel procezo de sciencfaka transdonado kaj laborado pri metodiaj, sociaj kaj personaj kapabloj kiel unuo; krome ties realigo en instruado orientita al kompetenteco kaj memstara agado dum la enklasa instruado
  • alstrebi altan gradon de respondeco pri lernprocezoj de individuoj kaj de la komunumo - pri bona traktado de medio kaj naturaj rimedoj kaj precipe pri la fizika kaj psika sano de ĉiuj
  • konsideri la lernejon ne nur loko de lernado, sed ankaŭ vivloko por la lernejanoj
  • kunlaboro kun partneroj el scienco, komerco kaj socio por evoluigi lernprocezojn fokusiĝantajn pri la homo entute

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Unsere Schule"
  2. Holger Wetzel: "Das Erfurter Gymnasium 10 gibt sich einen Namen." - Ĉe: TA 20.6.2022
  3. hejmpaĝo de la bazlernejo
  4. Esperanto bedaŭrinde ne aperas en la lingva gamo. En 2024 la ununura gimnazio en Erfurto kun Esperanta instruado estas la Evangelia Konsilantargimnazio.