Hannah Arendt
Hannah ARENDT [hana arent] (naskiĝis la 14-an de oktobro 1906 en Lindeno, Hanovro; mortis la 4-an de decembro 1975 en Novjorko) estis juda filozofino kaj politikologino.
Vivo
Arendt studis filozofion, teologion kaj klasikajn lingvojn: unue en Marburg, poste en Freiburg kaj Heidelberg. En la jaro 1933 ŝi – persekutate de la germanaj faŝistoj - elmigris al Parizo, kie ŝi eklaboris por diversaj judaj organizaĵoj. Ekde 1940 ŝi vivis en Usono kaj en 1951 ŝi fariĝis usona civitanino. Post ĵurnalisma kariero ŝi instruis en diversaj universitatoj, i.a. la Universitato Princeton kaj la Novjorka New School for Social Research.
Grandan famon Hannah Arendt gajnis pro siaj esploroj pri totalismo. Sciencaj verkoj kiel The origins of totalitarism (1951) kaj Eichmann in Jerusalem : a report on the banality of evil (1963) atingis vastan legantaron.
Eksteraj ligiloj
greke http://memory.loc.gov/ammem/arendthtml/arendthome.html greke http://www.egs.edu/resources/hannaharendt.html greke http://www.us-israel.org/jsource/biography/arendt.html greke http://www.fembio.org/women-from/hannover/hannah-arendt.shtml