Hans Asperger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans Asperger (naskiĝis la 18-an de februaro 1906 en Hausbrunn apud Vieno, mortis la 21-an de oktobro 1980 en Vieno) estis aŭstra pediatro kaj psiĥiatro. Laŭ lia familia nomo estis nomita la Sindromo de Asperger.

Hans Asperger naskiĝis en bieno proksime de Vieno. Jam ekde sia junaĝo li montris talenton por j. Finstudinte li defendis sian doktoriĝan tezon en 1931. Unuan okupon li trovis en 1932 kiel membro de porinfana universitata kliniko. En 1934 lia kariero jam estis evoluanta kaj tiam li translokiĝis al psiĥiatria malsanulejo en Lepsiko. Dum sia vivo li publikigis sume pli ol 350 medicinajn dokumentojn.

Ne estas sciate certe, kion Asperger faris dum la fruaj jaroj de la 2-a mondmilito. Malpli frue dum la milito li estis soldata kuracisto en Kroatio. En 1944 li post publikigo de la artikolo pri siaj malkovroj rilataj al aŭtismo ekhavis lokon en la Universitato de Vieno. Preskaŭ senpere post la finiĝo de la milito li tie fariĝis direktoro de la urba porinfana kliniko.

Hans Asperger mortis 74-jaraĝa en Vieno.