Hans Peter Nowak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hans Peter Nowak
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1932 (1932-09-29) (91-jaraĝa)
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Hans Peter NOWAK (naskiĝinta la 29-an de septembro 1932 en Vieno) estas aŭstra komponisto kaj orĥestrestro.

Li studis ĉe la Universitato de Vieno. En 1950 li fariĝis membro de la Viena Bach-komunumo (Wiener Bachgemeinde) kaj poste (1973-85) ties ĉefo. Li komponis ĉefe laŭ la t.n. libertonaleca stilo. Liaj verkoj konsistas el eklezia muziko, orgenaj muzikaĵoj, ĉambra muziko kaj vokala muziko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]