Hansa Muzeo kaj Schøtstuene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hansa Muzeo kaj Schøtstuene
kultura havaĵo
Lando Norvegio vd
Estiĝo 1872
Koordinatoj 60° 23′ 45″ N, 5° 19′ 34″ O (mapo)60.39595.326Koordinatoj: 60° 23′ 45″ N, 5° 19′ 34″ O (mapo)
Hansa Muzeo kaj Schøtstuene (Norvegio)
Hansa Muzeo kaj Schøtstuene (Norvegio)
DEC
Hansa Muzeo kaj Schøtstuene
Hansa Muzeo kaj Schøtstuene
Situo de Hansa Muzeo kaj Schøtstuene
Map
Hansa Muzeo kaj Schøtstuene
vdr
Hanseata Muzeo en Finnegården

Hansa Muzeo kaj Schøtstuene (norvege Det Hanseatiske Muzeo og Schøtstuene) estas muzeo en la urbo Bergen, Norvegio [1][2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la muzeo oni povas vidi aŭtentan komercejon kun ekz. la komercista oficejo, dormoĉambro por la knaboj kaj gastoĉambro. Ĉiuj objektoj en la muzeo estas originalaj kaj plejparte kolektitaj de diversaj bienoj ĉe Bryggen fare de Johan Wilhelm Olsen. La muzeo estis transdonita al Bergen municipo en 1916. La Hansa Muzeo kaj Schøtstuene estis prizorgitaj fare de la municipo de Bergen ĝuste ĝis 2005 , kiam la muzeaj operacioj iris en la "plifirmigitan" unuon Stiftelsen Museum Vest. Konstruaĵoj kaj la kolekto daŭre estas en municipa proprieto [3][4].

Schötstuben[redakti | redakti fonton]

La Schötstuben, ankaŭ konata kiel Schötstuene, SchøtstueneSchütting, estas nur kvinminuta piediro for. Ili estas apud la preĝejo de Sankta Maria, la ĉefa preĝejo de la germanaj komercistoj ĉe Bryggen. La Schötstuben funkciis kiel kunvenejoj por hanseataj komercistoj en vintro. Pro la konstanta risko de fajro, tiuj domoj estis konstruitaj iom da distanco for de la aliaj bienoj sur Bryggen. Varmaj manĝoj estis servitaj ĉi tie dum la vintro, alie la konstruaĵoj estis utiligitaj kiel tribunalo, kunvenaj kaj bankedhaloj. La muzeo inkludas tri kunvenejojn kaj fajrodomon kie kuirado, bakado kaj rostado okazis [5][6].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anne-Sofie Hjemdahl Det Hanseatiske Museum (Store norske leksikon)
  2. Anne-Sofie Hjemdahl Schøtstuene (Store norske leksikon)
  3. Finnegården. Bergen byleksikon. Alirita September 1, 2017.
  4. Hanseatic Period. Fjord Norge AS. Alirita September 1, 2017.
  5. Conrad Fredrik von der Lippe (Store norske leksikon)
  6. Det Hanseatiske Museum. Bergen byleksikon. Alirita September 1, 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]