Eŭropa Hansomuzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Hansomuzeo
muzeo • Muzeum Historyczne
Lando Germanio vd
Situo Lübeck's Old City
Adreso An der Untertrave 1, 23552 Lübeck
Estiĝo 2015
Direktoro Lisa Kosok
Koordinatoj 53° 52′ 27″ N, 10° 41′ 23″ O (mapo)53.8741111110.68961111Koordinatoj: 53° 52′ 27″ N, 10° 41′ 23″ O (mapo)
Eŭropa Hansomuzeo (Ŝlesvig-Holstinio)
Eŭropa Hansomuzeo (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Eŭropa Hansomuzeo
Eŭropa Hansomuzeo
Situo de Eŭropa Hansomuzeo
Map
Eŭropa Hansomuzeo
Retpaĝo https://www.hansemuseum.eu/
vdr

La Eŭropa Hansomuzeo (germane Europäisches Hansemuseum) situas en la hanseata urbo Lübeck en Ŝlesvigo-Holstinio en norda Germanio. Ĝi estas la plej granda muzeo kun la temo de la hansa periodo [1][2]. Ĝi malfermiĝis en majo 2015 kaj montras la historion de la Hanso. La muzeo estas prizorgita fare de Possehl-Stiftung de Lübeck, nomita laŭ la komercisto kaj patrono Emil Possehl.

Fono[redakti | redakti fonton]

Post pluraj jaroj da diskutoj, la civitanoj de Lubeko decidis establi Hanseatan Muzeon. Laboro en la ejo 'An der Untertrave 1' komenciĝis en januaro 2012. La ejo antaŭe estis Dua-mondmilita ŝirmejo kaj marista hejmo. Arkeologiaj elfosadoj devis esti faritaj antaŭ ol konstruo povis komenciĝi kaj interesaj eltrovaĵoj estis faritaj. La konstruaĵo estis konstruita laŭ desegnaĵoj fare de arkitekto Andreas Heller, kiu ankaŭ estis malantaŭ la ekspozicia koncepto. Scienca konsilisto estis Hansa esploristo Rolf Hammel-Kiesow. La ekspoziciejo konsistas el ĉirkaŭ 7,000 m², de kiuj 2,400 m² estas inkluditaj en la najbara konstruaĵo, la monaĥeja kastelo (Burgkloster). La konstrulaboro kostis 45 milionojn da eŭroj kaj estis malfermita la 27an de majo 2015 de germana kanceliero Angela Merkel [3].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo montras la evoluon de la Hanso de la 13-a jarcento pluen tra pli ol 400 jaroj. La temo de la ekspozicioj estas la evoluo de la hanseataj urboj, kiel la lubeka juro influis la komercon, la influon de la religio kaj la detruoj de la pesto. Mitoj kaj legendoj kiuj ekestis poste estas ankaŭ pritraktitaj en la ekspozicio. La historio de la Hanso estas rakontita kun ekzemploj el Novgorodo, Lubeko, Brügge, Bergen kaj Londono. Aŭtentaj objektoj estas elmontritaj en la ekspozicio kune kun instalaĵoj kaj amaskomunikiloj. Londono estas prezentita en grandurba modelo, kiu montras la urbon ĉirkaŭ la jaro 1500. La ekspozicio estas subtitolita en la germana, la angla, la sveda kaj la rusa [4][5][6][7].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Lubeko vidita de la nordoriento, jaro 1493.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Europäisches Hansemuseum Lübeck (germane). Lübeck Fenster. Offizielle Website der Hansestadt Lübeck. Alirita 12 December 2016.
  2. Hansemuseum Lübeck (germane). City of Hamburg. Alirita 12 December 2016.
  3. . Lübeck opened Hanseatic museum. Deutsche Welle. Alirita 12 December 2016.
  4. . Lübeck opened Hanseatic museum. Deutsche Welle. Alirita 12 December 2016.
  5. The Museum. European Hansemuseum. Alirita 12 December 2016.
  6. Exhibition. European Hansemuseum. Alirita 12 December 2016.
  7. European Hansemuseum. The Hansa Office. Arkivita el la originalo je 2022-04-06. Alirita 12 December 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]