Hariclea Darclée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hariclea Darclée
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1860 (1860-06-10)
en Brăila
Morto 12-an de januaro 1939 (1939-01-12) (78-jaraĝa)
en Bukareŝto
Tombo Tombejo Bellu
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Infano Yvan de Hartulary Darclée
Okupo
Okupo operkantisto
TTT
Retejo http://www.darclee.com/
vdr

Hariclea Darclée [hariklea darkle] (10a de junio 1860 - 12a de januaro 1939) estis fama rumana opera soprano, konsiderita kiel unu el plaj famaj operkantistinoj el la mondo dum sia trijardekdaŭra kariero.[1][2][3]

Ŝi posedis viglan, povegan kaj belan voĉon, kiu estis svingita per fajna tekniko. Ŝi estis ankaŭ tre bela virino, pro kio la esto de Darclée estis tiel eleganta kaj rafinita kiel ŝia kantado.

Ŝi estis kantistino de mirinda talento kaj ŝia repertuaro gamis el roluloj de koloratursoprano al plej fortaj roluloj de Verdi, kiaj multaj el la franc-itala lirika repertuaro. Tra sia kariero ŝi partoprenis en kelkaj mondaj premieroj, kreante la titolrolojn en operoj de Puccini nome Tosca, de Mascagni nome Iris kaj de Alfredo Catalani nome La Wally.

Puccini konsideris ŝin arta geniulo kaj "la plej bela kaj bonkvalita Manon".[4] La Enciclopedia dello Spettacolo konsiderita kiel la plej kompleta internacia enciklopedio de spektaklaj artoj, nomis Darclée "la plej granda kantistino en la mondo dum 25 jaroj".[5][6] Darclée estis konsiderata ekvivalento, en la opera mondo, de Sarah Bernhardt.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]