Hariso (saŭco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hariso estas tunizia akregusta ruĝa saŭco kiu estas farita el i.a. kapsiketoj, tomatoj, kumino, koriandro kaj ajlo. Ĝi iomete similas al sambalo kaj ĉilisaŭco. Ĝi antaŭ ĉio estas uzata en nord-afrikaj landoj dum la preparo de supoj, kuskuso, pasto, rizomanĝaĵo kaj mergezo. La saŭco kutime estas vendata en tuboj kaj ladskatoloj.