Hartwig Bartz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hartwig Bartz
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1936 (1936-02-21)
en Rammelsbach
Morto 29-an de aprilo 2001 (2001-04-29) (65-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo drumisto
vdr

Hartwig Bartz (* 21-an de februaro 1936 en Rammelsbach; † 2001) estis germana frapinstrumentisto de moderna ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Bartz, kiu devenis el okcident-palatinata muzikisto-familio, lernis kiel meminstruanto la frapinstrumentaran ludon. Kiel profesia muzikisto li laboris komence en la usona militisto-prizorgado en Baumholder kaj aliaj starejoj de la usona armeo en okcidenta palatinato. En 1958 li akompanis en Hamburgo Stenon Getz, poste li koncertvojaĝis kun Chet Baker kaj prezentis en Baden-Baden kun Oscar Pettiford. En 1960 li validis kiel malmolbopa specialisto kaj li muzikis kun Peter Trunk en la kvinopo de Albert Mangelsdorff, en kiu li restis ĝis 1961 kaj „kies stilan evoluigon li antaŭenigis per sia ritma varieco, unika en la germana ĵazo tiutempa.“ Bartz faris multatentatajn, kvankam pridisputitajn prezentadojn, interalie dum la Germana Ĵazfestivalo en 1960 kaj 1962. Je la festivalo de Antibes li estis distingita kiel plej bona frapinstrumentisto.[1]. Li plue muzikis ce Fritz Münzer, Wolfgang Lauth, Don Cherry, Egon kaj Freddy Christmann, antaŭ ol li iris al Hamburgo kaj Berlino, kie li en 1965 ludis i.a. kun Leo Wright en la orienta parto de la urbo, sed ankaŭ prezentis ku kabaretisto Wolfgang Neuss en ties programo „Neuss Gericht“. Post tio li iris al Munkeno, kie li ĝis 1969 laboris en la ĵazklubejo Domicile kun Joe Haider, Pony Poindexter, Olaf Kübler aŭ Alexander von Schlippenbach. En Hamburgo li poste muzikis kun Michael Naura.

Pro drogomanio okazis kolapso kaj sendrogiĝo. Januaron de 1971 li mortbatis je neniam tute klarigitaj cirkonstancoj sian edzinon kaj devi pasigi la venontajn du jardekojn en fermita psikmalsanulejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jürgen Schwab, Der Frankfurt Sound. Frankfurto ĉe Majno 2004, p. 153s.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Oscar Pettiford: Sessions 1958-60 ( interalie kun Monica Zetterlund, Lucky Thompson, Dusko Goykovich)
  • Fritz Münzer: Live 1962 (inter alie kun Manfred Schoof kaj Joe Haider)
  • Clark Terry: Wham. Live At the Jazzhouse (MPS)
  • Leo Wright: Flute+Alto-Sax (Amiga) 1965
  • Modern Jazz Studio Nr.4 (Amiga) 1965/70
  • Wolfgang Neuss: Neuss Testament-Die Villon Show (Fontana) 1966 (rec.1965)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Claudia Gilcher: Pfälzer Lebensläufe. Aufstieg und Fall der Jazz-Legende Hartwig Bartz. In: Die Rheinpfalz vom 9. Februar 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]