Hayley Wilson
Aspekto
Hayley Wilson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 2001 (23-jaraĝa) en Mansfield |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Okupo | |
Okupo | rultabulisto |
Hayley Wilson estas 23-jara aŭstralia rultabulistino. Ŝi estis la nacia ĉampiono de la Aŭstralia Rultabula Ligo, tenante la titolon dum kvar sinsekvaj jaroj, de 2016 ĝis 2019.
En 2019 ŝi konkuris en la Strat-Liga Rultabula Ĉampioneco de Londono, atingante duan rangon kun poentaro de 26.3, finiĝante super Rayssa Leal, Alexis Sablone, Letícia Bufoni kaj aliaj konkurantoj, sed malantaŭ la brazilanino Pâmela Rosa.
En julio 2021, Wilson estis nomita membro de la inaŭgura olimpika rultabulada teamo de Aŭstralio por konkuri ĉe la Somera Olimpiko 2020 prokrastita al julio 2021 en Tokio - tie rezulte ŝi havis la 17-an lokon en la finaj rangotabeloj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj pri ŝi (inkluzive de bildo kaj filmeto) el la retejo de la Ekstremsportaj Ludoj, tutmonda konkursaro angle nomata X Games [EKS gejmz], arkivigita laŭ stato de majo 2022 (angle)