Hazarda muziko

Hazarda muziko aŭ aleatora muziko (ankaŭ ŝanca muziko; kaj en angla internacie aleatory music, el la latina vorto "alea", signifanta "ĵetkubo") estas muziko en kiu kelkaj elementoj de la kompono estas lasitaj al hazardo, kaj/aŭ kelkaj unuarangaj elementoj de la realigo de komponita verko estas lasitaj al la determino de ĝia(j) ludisto(j). La termino estas plej ofte asociata kun proceduroj en kiuj la hazarda elemento enhavas relative limigitan nombron de ebloj.
La termino iĝis konata por eŭropaj komponistoj tra prelegoj de la akustikisto Werner Meyer-Eppler en la Internaciaj Somerkursoj por Nova Muziko de Darmstadt, Germanio, en la komenco de la 1950-aj jaroj. Laŭ lia difino, "procezo estas nomata aleatora ... se ĝia fluo estas determinata ĝenerale sed dependas el hazardo detale" [1]. Pro konfuzo inter la germanlingvaj terminoj de Meyer-Eppler nome Aleatorik (substantivo) kaj aleatorisch (adjektivo), lia tradukisto kreis novan anglalingvan vorton, nome "aleatoric" (anstataŭ uzi la jam ekzistitan anglalingvan adjektivon "aleatory"), kiu iĝis baldaū enmodiĝinta kaj de tiam pluis[2]. Pli ĵuse, la varianto "aleatoriality" (aleatoreco) estis same enkondukita [3].
John Cage
[redakti | redakti fonton]John Cage enplektis al la I Ching de Christian Wolff, Cage komencis uzi ĝin en la komponado de sia muziko por enplekti elementon de hazardo, super kiu li havos neniun regon. Li uzis ĝin, ekzemple, en la Muziko de ŝanĝoj por sola piano en 1951, por determini, kiuj notoj uziĝu kaj kiam ili sonu. Li uzis hazardon ankaŭ en aliaj manieroj; Imaginary Landscape No. 4 (1951) estis komponita por dek du radiaj riceviloj. Ĉiu radio havas du ludantojn, unu regu la frekvencon, al kiu la radio agordiĝu, la alia regu la laŭtecan nivelon. Cage verkis tre precizajn instrukciojn en la partituro, pri kial la ludantoj ekŝaltu siajn radiojn kaj ŝanĝu ilin tra la tempo, sed li ne povis regi la realan sonon el ili, kiu estis dependa de kiuj radiaj programoj ludis ĉe tiuj specifaj loko kaj tempo de ludado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Meyer-Eppler, Werner. 1957. "Statistic and Psychologic Problems of Sound", tradukita de Alexander Goehr. Die Reihe 1 ("Electronic Music"): 55–61. Originala germana eldono, 1955, kiel "Statistische und psychologische Klangprobleme", Die Reihe 1 ("Elektronische Musik"): 22–28. p. 55.
- ↑ Jacobs, Arthur. 1966. "Admonitoric Note". The Musical Times 107, no. 1479 (May): 414.
- ↑ Roig-Francolí, Miguel A. 2008. Understanding Post-Tonal Music. Boston: McGraw-Hill. ISBN 0-07-293624-X., p. 340.