Hazel de Souza Francisco
Hazel de Souza Francisco | |
---|---|
Persona informo | |
Hazel de SOUZA FRANCISCO [fran'sisko] aŭ Hazel de SÃO FRANCISCO, laŭ ŝia artistnomo, naskiĝis en Bauru la 15-an de majo 1939. Ŝi estas brazila instruistino, orgenistino, plastika artistino, poetino kaj hajkistino. Nuntempe ŝi loĝas en la ĉefurbo San-Paŭlo.
Ŝi partoprenis en diversaj beletraj antologioj, vidartaj konkursoj kaj ekspozicioj same kiel en pluraj antologioj de hajkoj. Du el ŝiaj verkoj pri hajkoj estis tradukitaj al Esperanto: Flugoj al Vento (Voos ao Vento) kaj Sezonvojoj (Caminhos das Estações) - ĉi lasta kun la partopreno de pliaj tri hajkistoj.
Ŝi estas ano de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) ekde 1986 kaj ofte ĉeestas ties kulturajn aranĝojn kaj kunvenojn.
Libroj eldonitaj[redakti | redakti fonton]
- Palavra de Mulher (Parolo de Virino) - memeldono, 2000;
- Haicai-retratos (Hajkoj-portretoj) - eld. Litteris, 2001;
- Montanha Sagrada (Sankta Monto) - eld. Oportuno, 2001;
- Voos ao Vento (Flugoj al Vento) - eld. Oportuno, 2003;
- Profetas do Adro (Profetoj de la preĝeja korto) - eld. Oportuno, 2004;
- Sol Poente (Sunsubiro) - eld. Oportuno, 2005;
- Noel, um conto de Natal (Noel, ia kristnaska rakonto) - memeldono, 2005;
- Sezonvojoj (Caminhos das Estações) - eld. Oportuno, 2005;
- Na trilha do Haicai (Laŭ la hajko-pado) - eld. Lume, 2008;
- Haicais Maturidade (Hajkoj Matureco) - eld. Oportuno, 2008;
- O Caminheiro (La Piediranto) - memeldono, 2009.
Aliaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Colcha de retalhos (Peckudrita peplomo) - eld. Quártica, 2009;
- Janela de Sempre (Ĉiama fenestro) - Real Academia de Letras, 2010;
- Aurora (Aŭroro) - ABEPL: Academia Luso-Brasileira de Letras (RS), 2010;
- TAO poemas (TAO poemoj) - ABEPL: Academia Luso-Brasileira de Letras (RS), 2011;
- Folhas caídas (Falintaj folioj) - Real Academia de Letras, 2016;
- Retratos da Vida (Vivo-portreto) - Real Academia de Letras, 2017;
- Século XXI (Dudekunua jarcento) - Real Academia de Letras, 2018;
- Lyra de Bronze (Liro el Bronzo) - Real Academia de Letras, 2020.