Heidi.news

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heidi.news
Emblemo de Heidi.news
Emblemo de Heidi.news
Lando Svisio
Lingvo franca
Retejo https://www.heidi.news

Heidi.news estas reta informilo en franclingva Svislando. Ĝi fondiĝis en 2019. Ĝi ĉefe traktas temojn en rilato kun scienco, sano kaj novaj teknikoj. Heidi Media SA estas la societo, kiu eldonas Heidi.news. Ĝi estis fondita en 2017 de dek personoj.

Historio Heidi Media SA, la societo, kiu eldonas Heidi.news, estis kreita en 2017; inter la fondintoj estas Tibère Adler, Serge Michel, Jérôme Bontron kaj Sophie Guignard Lacroix.

La retejo Heidi.news aperis en majo 2019.

Gvidlinioj Heidi.news estas amaskomunikilo pri sciencoj, sano kaj novaj teknikoj. Ĝi publikigas ĉiutagajn novaĵojn pri tiuj temoj, kaj ankaŭ laŭtemajn numerojn kaj grandajn raportojn kaj enketojn en Svislando kaj en la tuta mondo.

Financa aspekto La eldonaĵo estas komplete sendependa. Ĝi ne entenas anoncojn. Fondintoj kaj abonantoj subtenas ĝin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]