Heimersheimer Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heimersheimer Bach (rojo de Heimersheim)
rivero
Bazaj informoj
Situo Rheinhessen, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 15 km
Fluo
Fonto fontas kiel “Engbach“ supre de Alzey-Heimersheim
- Alteco super marnivelo 275 m
Enfluejo duonan km antaŭ Bechtolsheim en la rivereton Selz
- Alteco 139 m
Geografio
vdr

La rojo Heimersheimer Bach estas 15 km longa alfluanto de la Selz en Rheinhessen, en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

La rojo fontas kiel „Engbach“ supre de Alzey-Heimersheim sur la teritorio de Entenpfuhl en alteco de 275 m. Post Heimersheim alfluas la rojo „Metzenbach“ kaj fluas laŭlonge de la strato direkte al Albig. Ĝi trafluas plejparte kanaligita la vilaĝon Albig, kie ebfluas la rivereton Goldbach.

Post Albig la Heimersheimer Bach pasas la iaman akvopurigejon kaj plurajn biotopojn. Survoje tra agroj ĝi ricevas akvon de kelkaj fosaĵoj. Poste ĝi fluas direkte al Biebelnheim.

Antaŭ la vilaĝo alfluas „Spiesheimer Graben“ kaj post Biebelnheim la rojo nomiĝas „Affalterbach“ kiu fluas direkte al Bechtolsheim. Duonan kilometron antaŭ Bechtolsheimĝi enfluas la rivereton Selz. Laŭlonge de la rojo kreskas salikojn kaj poplojn.

En monatoj, kiam apenaŭ pluvas, povas esti ke la rojo komplete sekiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]