Heinz Spoerli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinz Spoerli
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1940 (1940-07-08) (83-jaraĝa)
en Bazelo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo koreografo • baleta dancisto
vdr

Heinz Spoerli (naskiĝinta la 8-an de julio 1940 en Basel) estas internacia svisa baleta koreografo.

Heinz Spoerli en Zuriĥo[redakti | redakti fonton]

Heinz Spoerli laboras hodiaŭ en opera domo Zuriĥo/Zuriko en Svisujo. Li estas de Bazelo kaj laboris frue en Kanado, Bazelo en Svisujo kaj tre longe en Germanujo. Kun Heinz Spoerli la zuriĥa baleto dancis en multaj eksterlandaj urboj.

Frue li estas ankaŭ direktoro de la svisa baleta profesia lernejo en Zuriĥo (germane SBBS, Schweizerische Ballettberufsschule), hodiaŭ zuriĥa altlernejo pri artoj, "departemento" danco). Heinz Spoerli fondis ankaŭ "Zürcher Junior Ballett" (junulan balet-trupon) en opera domo Zuriĥo pri junaj gebaletistoj. La granda sperta zuriĥa baleto estas kompletigita je tre junaj gebaletistoj. Heinz Spoerli fondis ankaŭ novan fondaĵon kun premio pri koregrafio. La premion de jaro 2009 ricevis Martin Schlapefer.

Nova verko de oktobro 2009[redakti | redakti fonton]

Heinz Spoerli ĥoregrafis "Rajmondan" (Raymonda, Raimonda) en aŭtuno 2009 en zuriĥa opera domo, Alija Tanjkpajeva (Aliya Tanykpayeva) dancis Rajmondan, Stanislav Jermakov dancis Johanon (france Jean), Vahe Martirosjan (Vahe Martirosyan) dancis la saracenan Abderaĥman (araba Abderahman). La muzikon de Rajmondo skribas Aleksandr Glazunov. Muzika dirigento estis Michail Jurovski, li konas la rusan repertuaron. La orkestro de zuriĥa opero tre kultive muzikis.

La versio de koregrafio ne estas rekonstruaĵo de koregrafo Petipa, sed Ŝandor Nemethj (hungare Sàndor Nèmethy), frua fama solida solisto en opera domo zuriĥa, enstudas partojn de originala Petipa-koregrafio pri Rajmonda. La romantika scenobildo kaj la kostumaro estas de Luisa Spinatelli.

La historia rajmonda estas romano de skotia Sir Walter Scott, ankaŭ la opero "la blanka damo" de 19-a jarcento de François-Adrien Boieldieu estas modelo pri baletosceno. Sed la unua historia baletosceno estis de socia ĵurnalistino Ljdia Paŝkova (rusa Лидия Пашкова) de Sankt-Peterburgo en Rusio.

Verkoj de Heinz Spoerli[redakti | redakti fonton]

La verkaro estas tre granda. La oficiala retejo havas liston de ĉiuj verkoj.

  • "Chaes" estas tre frua ĝoja svisa folklora baleto (ankaŭ en svisa televido)

(..)

Fontoj: Martina Wohlthat pri Rajmonda NZZ 2-an de novembro 2009 paĝo 30

Libroj[redakti | redakti fonton]

(vidu la oficialan retejon, germane kaj angle)

Baletoj en komerca lumdisko[redakti | redakti fonton]

8 DVD, vidu en oficiala retejo

Baletoj en Televido[redakti | redakti fonton]

Vidu la oficialan retejon. Peer Gynt 30-a novembro 2009 arte

  • [1] Arkivigite je 2010-03-17 per la retarkivo Wayback Machine 30-a de novembro 2009 kaj 13-a de decembro "Peer Gynt" kaj biografio de Heinz Spoerli en germana
  • [2][rompita ligilo] (france, sen biografio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]