Helena Amiradżibi-Stawińska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helena Amiradżibi-Stawińska
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1932 (1932-09-23)
en Tbiliso
Morto 21-an de marto 2017 (2017-03-21) (84-jaraĝa)
en Tbiliso
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Edz(in)o Jerzy Stefan Stawiński vd
Profesio
Okupo verkistofilmreĝisoro • filma scenaristo vd
Laborkampo kina scenverkado • kina reĝisorado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helena Amiradżibi-Stawińska, ankaŭ Helena Amiradżibi (esperante: Helena Amiraĝibi-Stavinska; naskiĝis la 23-an de septembro 1932 en Tbiliso, Sovetunio/Kartvelio kaj mortis la 21-a de marto 2017) – estis soveta, kartvela kaj pola reĝisorino, scenaristino kaj verkistino, vidvino post morto de sia edzo Georgo Stefano Stavinski. Ŝi studis en filmlernejo en Moskvo. Multajn filmojn ŝi reĝisoris kune kun sia edzo. Helena Amiraĝibi devenas de aristokrata familio kartvela, pri kio ŝi mencias en sia aŭtobiografia libro Dolĉa vivo de princino. Post morto de sia edzo la reĝisorino, konata kiel Ĝiba, revenis al sia patrujo Kartvelio.

Aktorfilmoj reĝisoritaj de Helena Amiraĝibi-Stavinska[redakti | redakti fonton]

  • 1972Fortuno (Fortuna)
  • 1970Kiu kredas je cikonioj? (Kto wierzy w bociany?)
  • 1966Vespero antaŭfesta (Wieczór przedświąteczny)

Dokumentfilmoj reĝisoritaj de Helena Amiraĝibi-Stavinska[redakti | redakti fonton]

  • 1962Zambrov (Zambrów)
  • 1961Progreso teknika en pola fervojo (Postęp techniczny na PKP)
  • 1960Ho – ŝuisteto... (Ej – Szewczyku...)
  • 1959Pilotoj (Oblatywacze)

Verkoj de Helena Amiraĝibi-Stavinska[redakti | redakti fonton]

  • 2011Mia filma Moskvo (Moja filmowa Moskwa)
  • 2007Libro kontraŭkuirista (Książka antykucharska)
  • 1996Dolĉa vivo de princino (Słodkie życie księżniczki)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]