Hellmut Röhnisch
Etoso
Hellmut Röhnisch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1914 en Zeitz, Germanio |
Morto | 1996 en Örebro, Svedio |
Lingvoj | Ido |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | sindikatisto idisto arta gimnasto entreprenisto |
Hellmut RÖHNISCH (naskiĝis la 7-an de aprilo 1914 en Zeitz, Germanio, mortis la 5-an de majo 1996 en Örebro, Svedio) estis atleto kaj denaska idisto. Li edukiĝis en Kassel (Germanio). En 1932 kun grupo da amikoj de rezisto-movado li enkarceriĝis. Li sukcesis fuĝi kaj post irado tra Pollando kaj la baltaj landoj atingis Finnlandon. De Finnlando li iris al Örebro (Svedio).
En 1945 li iĝis la unua sveda ĉampiono pri gimnastiko. Röhnisch estis ankaŭ juĝanto kaj tradukisto dum Olimpikoj kaj Mondaj Ĉampionadoj ĝis 1988 en Seulo. Ekde 1987 honora membro de Federacio Internacia de Gimnastiko. Li estis la plej grava fabrikanto de sportvestoj en Svedio. Lasis al idistoj la fonduson Röhnisch Fonduro en Svedio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- IDO-fonduro - oficiala retpaĝo (en la angla, sveda kaj Ido)
- Biografieto de Hellmut Röhnisch en la retpaĝo de Röhnisch Fonduro[rompita ligilo] (en la angla)