Helpo-Diskuto:Redakti

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jes ankoraŭ mankas artikoloj pri prikoterapio. Sed kio faras tiu teksto en rubriko "kiel radakti paĝon" ?

Forviŝi Paĝojn[redakti fonton]

Kiel mi povas forviŝi paĝon??? Mi ne trovis ŝablonon por tio. --Fajro 06:31, 19. Maj 2005 (UTC)

Februaro 2007: ankoraŭ ne respondita. Kiel forviŝi paĝon? --Hans 16:33, 7. Feb 2007 (UTC)

Februaro 2008: ankoraŭ ne respondita  :-((( --Hans 19:53, 3. Feb 2008 (UTC)

Nur administrantoj povas forigi paĝon. Tamen vi povas aldoni la ŝablonon {{forigu}} en la paĝo kaj aldonas vian kialon por forigo, aldonante la kialo al Forigendaj artikoloj. Administrato traktos ĝin. Diskutejo estas pli bona ejo por ĉi tiaj demandoj. -- Yekrats 02:59, 20. Jun 2008 (UTC)

e = malgranda redakteto[redakti fonton]

Kiel oni indikas tion? Ne estas nur mi, kiu ne scias tion. 81.216.142.226 00:34, 20. Jun 2008 (UTC)

Ĝi signifas "Eta ŝanĝo". -- Yekrats 02:57, 20. Jun 2008 (UTC)

Jes, sed kiel oni aperigas la signon "e"? Ĉe multaj redaktetoj ĝi mankas, kvankam ĝi estus konvena. 81.216.142.226 23:13, 21. Jun 2008 (UTC)

Dum la redakto, klaku la markskatoleton "Ĉi tiu ŝanĝo estas redakteto". -- Yekrats 02:24, 22. Jun 2008 (UTC)

Ĉu eblas malŝalti la iksigon?[redakti fonton]

Kvankam por multaj redaktantoj la aŭtomata iksigo estas eksterdube utila, tamen por iuj aliaj (kiel mi mem) ĝi estas malnecesa kaj eĉ iom ĝena.

Mi redaktas per ekstera redaktilo (Emakso), en kiu mi havas pli ŝpareman enigmetodon (kun aparta klavo por ĉiu litero), kaj mi jam kutimiĝis tajpi tiel. Krome, la posta deviga maliksigo necesigas duobligon de la cellingvaj iksoj, kio postulas kroman atenton. Kaj krome, en la Fajrovulpo mi havas esperantan literumilon, kiu markas ĉiujn iksvortojn kiel tajperarojn -- tio kaŝas la verajn tajperarojn.

Resume, la iksigo kaj maliksigo estas utilaj iloj, tamen bonvenus agordaĵo per kiu oni povus malŝalti ilin.

Sergio (diskuto) 13:31, 27 Nov. 2012 (UTC)