Hemiciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greka teatro hemicikla en Taormina.

Hemiciklo (el la greka εμι emi, duono kaj κγκλοs kyklos cirklo) estas publika arkitektura spaco kun plano en duoncirkla formo. La termino indikas ĝenerale la arkitekturan formon konkavan kiel tiuj de la fama Piazza del Plebiscito (Napolo) aŭ de la Piazza della Repubblica (Romo). Ofte, ĝi estas uzata ankaŭ por aludi al la formo de la absido.

Laŭ Francisko Azorín Hemiciklo estas Duoncirkloforma parto de konstruaĵo.[1] Li indikas etimologion el greka hemi + ciklos (duon + cirklo) kaj de tie la latina hemicyclus.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 88.
  2. Azorín, samloke.