Taormino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Taormina)
Taormino
Taormino
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco ME Mesino
Geografia situo 37° 51′ N, 15° 18′ O (mapo)37.8515.3Koordinatoj: 37° 51′ N, 15° 18′ O (mapo)
Alto super marnivelo 204 m
Areo 13 km²
Loĝantaro 10 471 (2023)
Loĝdenso 797 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Mazzeo, Trappitello
Najbaraj komunumoj Calatabiano (CT), Castelmola, Castiglione di Sicilia (CT), Gaggi, Giardini-Naxos kaj Letojanni
Patrono San Pancrazio
Festa tago 9-a de julio
Nomo de loĝantoj taorminesi
Poŝtkodo 98039
Imposta kodo L042
Kodo laŭ ISTAT 083097
Telefona prefikso 0942
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Taormino (itale Taormina, sicilie TaurminaTaummina, estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sicilio kaj al la provinco Mesino, itale provincia di Messina, sicililingve pruvincia di Missina, ekde 2015 formale nomata itale Città metropolitana di Messina, do metropola urbo de Mesino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 10 471 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Calatabiano (CT), Castelmola, Castiglione di Sicilia (CT), Gaggi, Giardini-Naxos kaj Letojanni.

panoramo


Historio[redakti | redakti fonton]

Taormino (latine Tauromenium) situas ĉe la orienta marbordo de Sicilio, sur krutaĵo de la Taŭro-monto. Ĝin ligas fervoja linio al Mesino kaj Katanio. Ĝi estis fondita en 358 a.K. fare de fuĝintaj grekoj, ĝin okupis romianoj (210-), araboj (902-962), normandoj (1078) kaj hispanoj (en la 17-a jarcento).

Ĝi estas turisma centro de la insulo pro siaj multaj antikvaj vidindaĵoj. Unu el unuaj eksterlandaj artistoj, kiu en 1787 enamiĝis al la urbo, estis Johann Wolfgang von Goethe. Sekvis multaj aliaj verkistoj, pentristoj kaj aliaj artistoj, aparte el Germanlingvio. Interalie menciindas la pionira fotisto Wilhelm von Gloeden, kiu en la antikvaj ruinoj nigra-blanke fotis aparte junajn lokajn knabojn kaj virojn en klasikisma stilo, ofte nudajn, kaj peris la imagon ke Taormino estus paradiza loko. Tiuj artaj fotoj allogis ankaŭ verkistojn kiel Oscar Wilde, D. H. Lawrence, Thomas Mann aŭ la komponiston Richard Strauss al la urbo. Meze de la 20-a jarcento la loko ekgastigis internacian filmfestivalon, Taormina Arte kaj lige al tio iĝis ŝatata feriejo de aktoroj kiel Greta Garbo, Marlene Dietrich, Cary Grant, Elizabeth Taylor kaj multaj aliaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintoj en Taormino[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

itale retejo de la taormina filmfestivalo Arkivigite je 2013-03-25 per la retarkivo Wayback Machine