Henri Coandă

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Coandă
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1886 (1886-06-07)
en Bukareŝto
Morto 25-an de novembro 1972 (1972-11-25) (86-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj rumanafranca
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Teknologia Universitato Berlino • Institut Supérieur de l'Aéronautique et de l'Espace • Universitato Politeknika de Bukareŝto
Familio
Patro Constantin Coandă
Parencoj Ion Coandă
Okupo
Okupo Q10497074fizikistoinventistoinĝenieropiloto
vdr
La unua reakcia aviadilo de Coandă (1910)

Henri Marie Coandă (naskita la 7-an de junio 1886 en Bukareŝto, mortinta la 25-an de novembro 1972 en Bukareŝto) estis rumana inĝeniero, akademiano, inventisto kaj pioniro de aviado. Li inventis reakcian motoron kaj malkovris fizikan efikon (fenomenon), kiu portas lian nomon. Li eldonis sian patenton de reagaviadilo en 1910.

La pli granda flughaveno de Bukareŝto estas nomita laŭ li en 2004.