Henriko la 3-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 3-a
Henriko la 3-a

Henriko la 3-a (n. la 1-an de oktobro 1207, m. la 16-an de novembro 1272) estis reĝo de Anglio de 1216 ĝis sia morto.

Naskiĝo kaj familio

Henriko naskiĝis en la kastelo de Winchester, Hampshire, kaj estis filo de Johano (Anglio) kaj Izabela de Angoulême.

Frua regado

Kiam Johano mortis, la franca reĝo subtenis ribelon de multaj anglaj baronoj. Pro tio la kronado estis tre simpla afero ĉeestata de malmultaj gravuloj. Pro ordono de la papo, kiu kredis ke Henriko ne kroniĝis laŭ la formalaj ekleziaj ritoj, okazis dua kronado en 1220. Vilhelmo Marshal (1-a grafo de Pembroke) servis kiel regento ĝis sia morto en 1219, subpremis la ribelon, kaj reeldonis la Magna Carta. Post lia morto sekvis aliaj regentoj ĝis 1227.

Konfliktoj kun nobeloj

Le regado de Henriko estis plej konata pro konfliktoj kun nobeloj kiuj postulis pli da influo pri ŝtataj aferoj, kaj malkontentis pri francaj reĝaj konsilistoj, inter kiuj estis Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester). Tamen Simon poste alianciĝis al la malkontentaj nobeloj kaj iĝis ties estro. Kolerege Henriko akuzis lin pro delogo de sia fratino, kaj tio estigis grandan kverelon inter Simon kaj la reĝo. Dum la 1250-a jardeko okazis procezo kontraŭ Simon, kiu kalumnie akuziĝis pro agoj en Gaskonio: la nobeloj senkulpigis lin, tio kio ege malplaĉis al la reĝo. Sekvis enlanda milito dum la 1260-a jardeko. La ribelantaj nobeloj sub Simon de Montfort kaptis la plejparton de la regno, kaj, en 1264, Henrikon mem dum batalo ĉe Lewes, Sussex. Ankaŭ la estonta Eduardo la 1-a (Anglio) kaptiĝis. Mallonge Simon de Montfort estis la fakta reganto de Anglio. Li alvokis ne nur nobelojn sed ankaŭ reprezentantojn de urboj kaj graflandoj al parlamento, sed tio ne tute plaĉis al la nobeloj.

En 1265 princo Eduardo eskapis kaj venkis Simon de Montfort dum la batalo de Evesham. Simon mortis batalante, kune kun multaj ribelantoj. Sekvis akra venĝo kontraŭ multaj nobeloj.

Religia politiko

Henriko antaŭenigis la adoradon de la anglosaksa reĝo Eduardo la Konfesanto. Aŭdinte ke tiu tre simple vestis sin, Henriko imitis lin. Eduardo la Konfesanto fondis Abatejon Westminster, kaj pro tio Henriko deklaris ke Westminster estu la registara sidejo. Li plibeligis la abatejon.

Henriko estigis plurajn kontraŭjudajn dekretojn, inter kiuj unu devigis judojn porti "hontinsignon".

Li mem estis tre pia. Unu fojon kiam li vojaĝis al la franca kortego, li tiom prokrastiĝis pro mesoj ke Ludoviko la 11-a (Francio) ordonis pastrojn iri for de lia vojo. Laŭ la kronikisto Roĝero de Wendover, Henriko diris, "Se la ekleziuloj konscius kiom mi, pro honoro al la Dio, timas ilin kaj kiom mi deziras ne ofendi ilin, ili tretus min kiel malnova eluzita ŝuo."

Edziĝo kaj idoj

La 14-an de januaro 1326 Henriko edziĝis al Eleanora de Provenco. Ili havis almenaŭ kvin idojn:

Eble estis kvar aliaj filoj kiuj mortis infane.

Antaŭe:Reĝo de AnglioPoste:
Johano1216-1272Eduardo la 1-a
Antaŭe:Reganto de IrlandoPoste:
Johano1216-1272Eduardo la 1-a
Antaŭe:Duko de AkvitanioPoste:
Johano1216-1224franca kronposedaĵo
(Ludoviko la 8-a)
Antaŭe:Grafo de PoitouPoste:
Johano1216-1224franca kronposedaĵo
(Ludoviko la 8-a)
Antaŭe:Duko de GuyennePoste:
franca kronposedaĵo
(Ludoviko la 8-a)
1259-1272Eduardo la 1-a