Henriko la 6-a, Parto 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Third Part of King Henry the Sixth
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro William Shakespeare
Lingvoj
Lingvo frua moderna angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1623
Ĝenro historidramo
vdr

Henriko la 6-a, Parto 3 estas la tria parto de trilogio de historiaj dramoj de William Shakespeare dediĉita al la regotempo de la reĝo Henriko la 6-a (Anglio) kaj al la Militoj de rozoj.

Henriko la 6-a, Parto 3a estas ofte referencata kiel 3a Henriko la 6-a.

Dum Henriko la 6-a, Parto 2 temas pri la malkapablo de la reĝo antaŭ la kverelemo de siaj nobeloj kaj la maleviteblo de armita konflikto, Henriko la 6-a, Parto 3a temas pri la hororo de tiu konflikto, kaj Henriko la 6-a, Parto 1a temas pri la perdo de la francaj teritorioj kaj la politikaj manovradoj kiuj kondukis al la Militoj de rozoj.

Kvankam la trilogio pri Henriko la 6-a eble ne estis verkita en kronologia ordo, la tri teatraĵoj estas ofte kungrupigitaj kun Rikardo la Tria por formi tetralogion kiu kovras la tutan epokon de la Militoj de rozoj, el la morto de Henriko la 5-a en 1422 ĝis la enpovigo de Henriko la 7-a en 1485. Estis la sukceso de tiu sekvenco de teatraĵoj kio firme establis la reputacion de Shakespeare kiel dramaturgo.

Iel Henriko la 6-a, Parto 3 estas tre bonkvalita teatraĵo de Shakespeare.[1] Ĝi estas ankaŭ la tragedio kun plej granda nombro de batalscenoj (kvar sur scenejo kaj unu rakontita) inter la verkoj de Shakespeare. Ĝi enhavas ankaŭ unu el la plej longaj monologoj same inter la verkoj de Shakespeare (3.2.124–195).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tiu historia tragedio temas ĉefe pri la hororoj de la milita konflikto, dum la iam stabila lando enkotigita en ĥaoso kaj teruraĵoj kaj la familioj rompiĝas kaj la moralaj kodoj estas renversitaj en la serĉado de revenĝo kaj povo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Taylor (2003: 32–39)