Henry Boardman Conover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Henry Boardman Conover (18a de januaro 18925a de majo 1950) estis usona militisto kaj amatora ornitologo.

Conover naskiĝis en Ĉikago kaj studis ĉe la Sheffield Scientific School en Yale. Li havis intereson en natura historio jam junaĝe, kaj kolektis birdospecimenojn. En 1920, li veturis al Venezuelo kun Wilfred Hudson Osgood kiel kolekta veturado por la Muzeo Field de Ĉikago. Ili revenis al Sudameriko en 1922, kaj vizitis Ĉilion kaj Argentinon. En 1926, Conover veturis al Orienta Afriko.

Conover donacis sian kolekton de specimenoj, ĉefe de ĉasbirdoj, al la Muzeo Field. Li ege kontribuis al la verko de Carl Edward Hellmayr nome The Catalogue of Birds of the Americas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]