Wilfred Hudson Osgood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilfred Hudson Osgood en 1897

Wilfred Hudson Osgood (naskiĝis la 8-an de decembro 1875, mortis la 20-an de junio 1947) estis usona zoologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Osgood naskiĝis en Rochester, New Hampshire, la plej aĝa el la filoj de familio de horloĝistoj. La familio moviĝis al Kalifornio en 1888 kaj li studis en Santa Clara kaj San Jose. Li aliĝis al la agado de la Cooper Ornithological Club kaj amikiĝis kun Chester Barlow kaj Rollo H. Beck. Li instruis en Arizono dum unu jaroj kaj poste moviĝis al la ĵus formita Stanford Universitato kie li kunis kun Charles H. Gilbert kaj David Starr Jordan. Li aliĝis al la stabanaro de la Bureau of Economic Ornithology and Mammalogy, de Usona Ministerio de Agrikulturo je la aĝo de 22. Tiu grupo poste iĝis la Bureau of Biological Survey sub estrado de Clinton Hart Merriam.[1]

En 1909 li moviĝis al la Muzeo Field en Ĉikago, kie li estis helpozorganto pri mamuloj kaj ornitologio el 1909 al 1921, kaj zorganto pri zoologio el 1921 al 1940. Li kolektis en Nordameriko kaj Ĉilio. LI veturis kun Louis Agassiz Fuertes al Etiopio en la 1920-aj jaroj. Li verkis The Mammals of Chile (1943) kaj kunverkis Artist and Naturalist in Ethiopia (1936).[2] Li mosrtiĝis needza la 20-an de Junio 1947.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schmidt, K. P. (1950). “Wilfred Hudson Osgood, 1875–1947”, The Auk 67 (2), p. 183–189. doi:10.2307/4081211. 
  2. Sanborn, C. C. (1948). “Wilfred Hudson Osgood: 1875–1947”, Journal of Mammalogy 29 (2), p. 95–112. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Osgood, W.H. 1943. The mammals of Chile. Fieldiana Zoology 30:1–268.
  • Patterson, B.D. 1983. The journal of Wilfred Osgood: The Marshall Field Chilean Expedition of 1922–23. Field Museum of Natural History Bulletin 54(2):8–11; 28–33.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]