Henryk Zieliński (historiisto)
Aspekto
Henryk Zieliński | |
---|---|
Henryk Zieliński en 1970 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1920 en Szembruczek, Gmina Rogóźno |
Morto | 6-an de marto 1981 (60-jaraĝa) en Vroclavo |
Tombo | Grabiszyński Cemetery (en) |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Jagelona Universitato |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Juliusz Zieliński (en) |
Infano | Krzysztof Zieliński |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Henryk Zieliński (naskiĝis la 22-a de septembro 1920 en vilaĝo Szembruczek apud Grudziądz; mortis la 6-a de marto 1981 en Vroclavo) estis pola historiisto, ordinara profesoro de la Universitato de Vroclavo. Li estis militisto dum Invado en Pollando, vundita dum la Batalo de Bzura, militkaptito de Offizierslager für kriegsgefangene Offiziere kaj militkaptito de Stammlager für kriegsgefangene Mannschaften und Unteroffiziere. En 1944 studis en sekreta Jagelona Universitato kaj diplome finis la universitaton. Inter la jaroj 1970–1972 li aldone estis profesoro de la Uniwersytet Śląski w Katowicach.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- (2010) “Wspomnienie o Ojcu – Profesorze Henryku Zielińskim”, Łambinowicki Rocznik Muzealny. Jeńcy wojenni w latach II wojny światowej (pl) 33, p. 153–164.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Henryk Zieliński (historyk) en la pola Vikipedio.