Hermann Kövess
Etoso
Hermann Kövess | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1854 en Timișoara |
Morto | 22-an de septembro 1924 (70-jaraĝa) en Vieno |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | aŭstra-germana • hungara • Transilvania saksa lingvo |
Ŝtataneco | Aŭstrio Hungario |
Alma mater | Imperial and Royal Technical Military Academy (en) (–1872) Kriegsschule (en) (–1878) |
Familio | |
Infano | Géza Kövess (en) |
Parencoj | Anton Hye von Glunek (en) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | oficiro militinĝeniero |
KÖVESS Hermann (koeveŝ), barono estis aŭstria-hungara subgeneralo naskita en Temeŝvaro la 30-an de marto 1854 kaj mortinta en Vieno la 22-an de septembro 1924.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Barono Hermann Kövess finis la militakademion de Vieno. Unue li servis ĉe la ŝtabo, poste li plenumis taĉmentservon. Je la eksplodo de la Unua mondmilito li estis korpuskomandanto. En la rusa kaj serba frontoj en 1914–15 li gvidis armegrupon, en 1916 li estis unu el komandantoj de la itala frontetapo. En 1918 li ricevis rangon de barono. La 3-an de novembro 1918 imperiestro Karlo la 4-a nomumis lin ĉefkomandanto de la armeo komuna.