Herrerías

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herrerías
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 600  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 19′ N, 4° 28′ U (mapo)43.315555555556-4.4647222222222Koordinatoj: 43° 19′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 188 m [+]
Areo 40,34 km² (4 034 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Herrerías (Kantabrio)
Herrerías (Kantabrio)
DEC
Herrerías
Herrerías
Situo de Herrerías
Herrerías (Hispanio)
Herrerías (Hispanio)
DEC
Herrerías
Herrerías
Situo de Herrerías

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herrerías [+]
vdr
Municipa teritorio de Herrerías, okcidente de Kantabrio.

Herrerías [ereRIas] estas municipo en nordokcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Saja-Nansa. La loknomo Herrerías (forĝejoj) devenas de la forĝejoj kiuj estis en tiu teritorio. Tiukadre la motivo de la municipa blazono estas amboso ĉirkaŭita de hufoferoj.

Tiu municipo estas riĉa en grotoj kaj posedas unu de eksterordinara valoro: nome la groto El Soplao, kunhavita kun la najbaraj municipoj Rionansa kaj Valdáliga.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Forĝejo de Cades, Herrerías.
Turo de Cabanzón.

Ĝi limas norde kun Val de San Vicente kaj San Vicente de la Barquera, sude kun Lamasón kaj Rionansa, oriente kun Valdáliga kaj okcidente kun Peñamellera Baja (Asturio). Ĝi estas ĉe la okcidenta marbordo de la regiono, kvankam ĝi mem ne havas marbordon, kaj ene de la baseno de la rivero Nansa.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Bielva.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 40,34 km² estas 589 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis mil loĝantojn ekde la 1950-aj jaroj.

La 589 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:​

  • Bielva (ĉefurbo), 237 loĝ.
  • Cabanzón, 136 loĝ, 93 en Cabanzón kaj 43 en domaro Otero.
  • Cades, 83 loĝ.
  • Camijanes, 111 loĝ, 71 en Camijanes kaj 40 en El Collado.
  • Casamaría, 69 loĝ.
  • Puente El Arrudo, 10 loĝ.
  • Rábago, 54 loĝ.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua mencio al loĝloko de tiu municipo datas de la jaro 951, en dokumento referenca al la Monaĥejo de Sankta Marteno de Turieno en kiu oni parolas pri donaco en Camilianes, tio estas, Camijanes. Aliaj loĝlokoj aperas en aliaj mezepokaj dokumentoj: nome Bielva, Cabanzón, Cades kaj Casamaría. En tiu epoko ekdisvolviĝis en la zono la forĝejoj kiuj uzis la movemergion de la rivero Nansa, kaj de tiu aktiveco deriviĝis la nomo de la municipo. La loĝlokoj de Herrerías estis de sistemo behetría, laŭ la Libro de las Merindades de Castilla (1351), kio signifas, ke kelkaj el ili rajtis elekti senjorojn libere.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed translokiĝis al turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la apuda Nacia Parko Picos de Europa kaj la kuirarta turismo. Pli precize gravaj vizitindaĵoj estas la turo de Cabazón, la tipa granstokejo surfosta Panera de Cades, forĝejoj kaj tradicia arkitekturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]