Herreruela
Herreruela | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Komarko | Maresme | ||
Poŝtkodo | 10560 [+] | ||
Retpaĝaro | herreruela.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Pedro Borrego Gazapo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 381 (2008) | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 28′ N, 6° 54′ U (mapo)39.4628945-6.9057899Koordinatoj: 39° 28′ N, 6° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 315 m [+] | ||
Areo | 113,72 km² | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Herreruela estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas populare belitres. La censita populacio en 2008 estis de 381 loĝantoj.
Situo[redakti | redakti fonton]
Herreruela estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valencia de Alcántara, je altitudo de 315 m; je 50 km de Cáceres, provinca ĉefurbo en direkto al Portugalio (ankaŭ je 50 km de la landlimo) kaj je 110 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 113,72 km².
Limoj de la municipa teritorio[redakti | redakti fonton]
Herreruela limas kun:
- Brozas norde.
- Aliseda oriente.
- Salorino okcidente.
- Alburquerque sude.
Demografio[redakti | redakti fonton]
Demografia evoluo de Herreruela inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
337 | 326 | 405 | 408 | 400 | 397 | 388 |
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado (kaproj, porkoj, ŝafoj). LAstatempe komenco de rura turismo pro proksimeco de Sierra de San Pedro.
Monumentoj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo de Nuestra Señora de la Encarnación, konstruita en la 18a jarcento.
- Casa Grande aŭ de la Markizino, granda domo de kolonia stilo de fino de la 19a jarcento, konstruita ĉe la placo, kvankam aktuale nur la fasado estas en bona stato.
- El Bujío aŭ Ermitejo de Sankta Johano, antikva ermitejo konstruita el ŝtono for de la vilaĝo en la 17a jarcento, aktuale en ruinoj. Eble la plej antikva konstrauĵo de la vilaĝo.
Kiel kurioza monumento estas antikva ventomuelejo, ankoraŭ stare sed restas nur la ekstera strukturo.