Hiacynta Lula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hiacynta Lula
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1915 (1915-03-21)
en Czeluśnica
Morto 8-an de septembro 1943 (1943-09-08) (28-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Okupo
Okupo monaĥo
vdr

Joanna Józefa LULA, en monaĥejo fratulino Hiacynta (naskiĝis la 21-an de marto 1915 en Czeluśnica (distrikto Jasło), mortis la 8-an de septembro 1943 en Aŭŝvico) estis pola monaĥino el kongregacio de servistinoj al Senmakula Maria Virgulino, servisto de Dio.

Ŝi eniris la kongregacion kaj laboris en monaĥeja domo en Jasionów. La 25-an de marto 1943 arestita. Malliberigata en Jasło kaj Tarnów. Poste veturigita al la koncentrejo KL Auschwitz-Birkenau. Ŝi ricevis koncentrejan numeron 47 624. Pafmortigita la 8-an de septembro 1943 en Aŭŝvico.

La 17-an de septembro 2003 episkopo de Pelplin Jan Bernard Szlaga komencis beatigon de la grupo de 122 polaj viktimoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio. Inter ili ektroviĝis fratulino Hiacynta Lula.

Ŝi estas patronino de strato en Jasło en la kvartalo Żółków.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jan Jacewicz, Jan Woś, Martyrologium polskiego duchowieństwa rzymskokatolickiego pod okupacją hitlerowską w latach 1939-1945 (Martireco de la pola romkatolika animzorgantaro sub la germana okupado) , kajero V, Varsovio 1981