Hidroelektra centralo Tel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hidroelektra centralo Tel
(germane Wasserkraftwerk Töll)
itale Centrale idroelettrica Tel
Elektra centralo
Desupra rigardo al la hidroelektra centralo Tel
Ŝtato Italio
Rivero Adiĝo
Situo Hidroelektra centralo Tel
 - koordinatoj 46° 40′ 45″ Nordo 11° 06′ 03″ Oriento / 46.67917 °N, 11.10085 °O / 46.67917; 11.10085 (mapo)
Hidroelektra centralo 1896
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Vikimedia Komunejo: Kraftwerk auf der Töll (Algund)

La hidroelektra centralo Tel situas en la supra parto de la distrikto Forst en la komunumo Lagundo apud Merano . Ĝi estas elektrocentralo de preterpaso kaj utiligas la akvon de la rivero Adiĝo. La akvokolekta areo inkludas plejparton de la Venostaj Alpoj kaj de la Ortlera Grupo kaj egalas al 1675 km². La elektrocentralo estas sub monumentprotekto ekde 1987.

Kaptilo de akvo[redakti | redakti fonton]

Apud Tel je la malsupra fino de la valo Vinschgau, la akvo de Adiĝo estas haltigata per 7 m larĝa kaj 5,5 m alta digo. Poste sur la orografie dekstra flanko ĝi estas kondukata al proksimume 500 m longa malferma kanalo troviĝanta en tunelo de la montoflanko. La kanalo finiĝas en malgranda baseno supre de la centralo el kiu ĝi falas al la turbinoj tra du ŝtalaj premtuboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio ĝis 1995[redakti | redakti fonton]

Memorplakedo sur la maŝinejo

La elektrocentralo Töll estas la unua granda elektrocentralo en Sudtirolo kaj unu el la unuaj en Eŭropo. Ĝi estis konstruita inter 1896 kaj 1898 nome de la societo Etschwerke, firmao posedata fare de la du municipoj de Bolzano kaj Merano. La fama germana elektro-pioniro Oskar von Miller respondecis pri la planado kaj konstruadministrado. Firmao de Mödling estis komisiita por realigi la hidraŭlikajn strukturojn, dum la aliaj konstruaĵoj estis aranĝitaj fare de la Merana konstrufirmao [[Musch & Lun]]. La elektromekanikan parton liveris la firmao Ganz&C el Budapeŝto. Je la malfermo, la elektrocentralo havis kvar Girard-turbinojn, ĉiu kun povumo de 0.74 MW (1000 PS ). Pro la rapide kreskanta postulo de elektro tuj post la malfermo estis aldonitaj du pliaj turbin-generatorgrupoj.

En 1904 la centralo estis rekonstruita kaj vastigita. Sekve la maŝinaro konsistis el kvar Girard-turbinoj ĉiuj kun povumo de 1.1 MW kaj du Francis-turbinoj kun 1,84 MW, do la elektrocentralo nun atingis povumon de 8.1 MW. Por ĉi tiu celo, la akvokvanto utiligata altiĝis de originale 9 m³/s al 15 m³/s.

Post la Unua Mondmilito Sudtirolo estis aneksita al Italio. Sekve pro la ĉiam pli progresinta industriigo, la postulo de elektra energio pliiĝis. En la jaroj 1924-1926, la nova Montecatini sterkfabriko konstruita en Sinigo, sude de Merano, financis duobligon de la Tel-elektrocentralo kaj rekompence certigis al si la produktadparton ebligitan per la vastiĝo en la sekvaj 20 jaroj. En la sama tempo, la "Società Elettrica Alto Adige" konstruis elektrocentralon en Marlengo, por utiligi la restantajn 130 m de altitudo inter la Tel-centralo kaj la valfundo de Merano.

Post 1926, la maŝinaro en la Tel-centralo konsistis el kvar Francis-turbinoj de la firmao Riva el Milano, ĉiu kun povumo de 4.7 MW. La totala instalita povumo egalis proksimume al 19 MW kaj per konstruado de dua provizolinio, la maksimuma kvanto da akvo, kiu povus esti forprenita de la rivero estis pliigita al 35 m³/s.

La elektrocentralo postvivis la Duan Mondmiliton nedifektita. Ek de la mezo de la 1950-aj jaroj, la "Etschwerke" konstruis la Naturns elektrocentralon, kiu ekfunkciis en 1963. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis faritaj pluraj projektstudoj por optimumi la Tel-centralon. Fine en 1992, la estraro de la "Etschwerke" decidis pri ĝenerala renovigo.

Ĝenerala renovigo 1995-1997[redakti | redakti fonton]

Unu el la Francis-turbinoj en la Tel-centralo

La ĝenerala renovigo celis unuflanke konservi kaj altgradigi la valoran monumentprotektitan konstruaĵon kaj aliflanke pliigi la efikecon de la sistemo, ebligante la plej grandan eblan ekspluatadon de la disponebla akvokvanto kaj aŭtomatigante la funkciadon. La maŝinkoncepto restis la sama, sed turbinoj kaj generatoroj estis tute anstataŭigitaj, kaj la maksimuma forprenita akvokvanto estis pliigita al 46 m³/s La sistemo estis aŭtomatigita, ĝi povis esti kontrolata el malproksimo de la Naturns elektrocentralo, kaj la personaro estis retirata.

Akiro fare de Alperia[redakti | redakti fonton]

En 2015, la municipoj de Bolzano kaj Merano decidis transdoni siajn akciojn de la "Etschwerke" al la fondenda energikompanio Alperia. Ili ricevis po parton de 21% en la nova firmao. Ekde 2016, la Tel-centralo estas kontrolata de la centralo de Alperia en Kardaun.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

La maŝinaro konsistas el kvar horizontal-ŝaftaj, duoble fluaj Francis-turbinoj kun instalita povumo de 7.2 MW. La kvar generatoroj havas instalitan kapaciton de 10 MVA, la generatortensio egalas al 10,5 kV. La ekscitilo estas integrita en la generatoro, la rektigo okazas kun rotaciaj diodoj. Po du generatoroj estas estas konektitaj al maŝinna transformilo en la substacio. Tie, la tensio estas altigata al 66 kV kaj la elektra energio estas enmetata en la reto.

La prilaborita akvo estas enkanaligata per kanalponto al tunelo, tra kiu ĝi fluas al baseno super la elektrocentralo de Marlengo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christof Gufler: Südtirol unter Strom – Der Ausbau der Wasserkraft in Südtirol von der k.u.k. Zeit bis heute. Athesia, Bolzano 2015.
  • Andrea Bonoldi, Tiziano Rosani (eds. ): I Cantieri dell'energia 1946–1962 . La Fabbrica del Tempo, Bolzano 2007.
  • Wittfrieda Mitterer (red. ):Megawatt & Widerstand: Die Ära der Groß-Kraftwerke in Südtirol. Athesia-Tappeiner, Bolzano 2004.

Retligiloj[redakti | redakti fonton]