Saltu al enhavo

Higashikagawa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Higashikagawa · 東かがわ市
urbo
Flago
Oficiala nomo: japane: 東かがわ市
Ŝtato Japanio Japanio
Gubernio Kagawa
Koordinatoj 34° 15′ 0″ N 134° 22′ 0″ O / 34.25000 °N, 134.36667 °O / 34.25000; 134.36667 (mapo)
Areo 153 km² (15 300 ha)
Loĝantaro 36 988 (2 003), 28 305 (2 020)
Horzono UTC+9
Situo de Higashikagawa en Japanio
Situo de Higashikagawa en Japanio
Situo de Higashikagawa en Japanio
Situo de Higashikagawa en Japanio
Situo de Higashikagawa en Japanio
Vikimedia Komunejo: Higashikagawa, Kagawa
Retpaĝo: www.higashikagawa.jp
la urbodomo de Higashikagawa
muzeo en parko Toramaru

Higashikagawa (japane: 東かがわ市 [Higaŝikagaŭa-ŝi], laŭ Hepburn-transliterigo Higashikagawa-shi, pri teorie ebla esperantigo Higaŝikagavo ĝis nun ne estas ekstervikipedia referenco) estas urbo en Japanio, kiu nur kreiĝis komence de aprilo 2003. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 28 305 loĝantoj sur areo de 152,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 185 loĝantoj/km² - en 2003 ankoraŭ estis 36 988, do la loĝantaro aktuale malgrandiĝas. La urbo situas en la norda parto de la insulo Ŝikokuo, en la gubernio Kagawa (ankaŭ pri tiu unuo teorie eblus esperantigo Kagavo, sed ankaŭ pri tiu formo ĝis nun ne estas ekstervikipedia referenco). La urba teritorio havas komunan limon kun Sanuki, Naruto, Awa, Itano kaj Kamiita.

En la urbo naskiĝis kaj vivas la esperantisto Etsuo Miyoshi, kaj inter 2011 kaj 2015 en ĝi ĉiujare okazis internacia festivalo pri pupoj, kies komunikaj lingvoj estis la japana, angla kaj Esperanto. La pli ol mil pupoj el 70 landoj kolektiĝis fare de esperantistoj, kaj ĉiujare en la flanka kultura programo okazis esperantlingvaj koncertoj, ekzemple en 2015 de la kantisto Jomo el Francio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


loka budhisma templo
komercista konstruaĵo el la Edo-epoko, kiu nun estas muzeo


la historia poŝtejo, kiu nun estas kafejo
tradicia farejo de sojsaŭco
historia strato en la havenurbeto Hiketa
tradicia budhisma templo Yodaji [Jodaĵi]