Hinrich Rink
Hinrich Rink | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hinrich Rink, ĉirkaŭ 1880
| |||||
Persona informo | |||||
Hinrich Johannes Rink | |||||
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1819 en Kopenhago | ||||
Morto | 15-an de decembro 1893 (74-jaraĝa) en Christiania | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago Universitato de Kilo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Signe Rink (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo geografo geologo botanikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hinrich Johannes RINK (naskiĝinta la 26-an de aŭgusto 1819 en Kopenhago, mortinta la 15-an de decembro 1893 en Oslo) estis dana naturscienculo, kartografo kaj dana guberniestro en Gronlando.
Inter 1845 kaj 1847 li partoprenis kiel mineralogo la veturadon ĉirkaŭ la mondo de la fregato Galathea kaj esploradis inter 1848 kaj 1851 en Norda Gronlando. Inter 1857 kaj 1871 fariĝis li inspektisto por Suda Gronlando. En 1857 li malfermis presejon en Nuko kie lernoknabis Lars Møller. Poste (ĝis 1882) li estis eĉ direktoro pri la komercado gronlanda en Kopenhago.
Poste li translokiĝis al Oslo. Li publikigis »Die Nikobarischen Inseln« (Kopenhago 1847); »Grönland, geographisk og statistisk beskrevet« (Kopenhago 1852–57); »Eskimoiske Eventyr og Sagn« (Kopenhago 1866); »The Eskimo tribes, their distribution and characteristics« (Kopenhago 1887); »Grønlændere og Danske i Grønland« (Oslo 1887).
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Rink" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 16. Leipzig 1908, p. 950