Hiperuranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

'Hiperuranio (greke hiperuranios, estas koncepto surakviĝanta el la Fedro de Platono. Laŭ Platono hiperuranio elstaras en tiu zono transĉiela [1]kie konserviĝas la ideoj. Do, hiperunanio estas tiu mondo trans la ĉiela volbo, ekde ĉiam ekzistanta, kie la senŝanĝaj kaj nekorupteblaj ideoj estas atingitaj nur de intelekto, kaj netuŝebla de teraj kaj korupteblaj entoj.

Gravas rimarkigi ke en la klasika vizio la ĉiela volbo reprezentas la ekstreman limon de la “fizika loko”: la difino “trans la ĉiela volbo” almetas la hiperuranion en dimension metafizikan, transfizikan, senspacan kaj sentempan kaj, tial, pure atingebla per la menso, do pure spirita.

Rilatoj inter hiperuranio kaj la estaĵa mondo[redakti | redakti fonton]

La ideoj lokiĝintaj en hiperuranio estas nepre necesaj por la ekzisto de la estaĵoj. Laŭ la platona filozofio, fakte, la rilato inter ideoj de hiperuranio kaj la estaĵoj tipiĝas laŭ tri kategorioj:

1) Rilato de “mimezo”: laŭ tiu vidpunkto, la videblaj estaĵoj estas simplaj kopioj de la perfektaj kaj senŝanĝaj hiperaniaj ideoj;

2) Rilato de “partopreno”: ĉi-kaze en la estaĵoj realiĝas io devenanta el la ideoj, sed ne sammaniere;

3) Rilato de “ĉeesto”: la ideoj en la estaĵoj ĉeestas nur esence, do ne kopie kaj partoprene.

Ĉiukaze, ĉiam evidentiĝas kiel la ideoj de hiperuranio estas bezonataj por la ekzisto de la estaĵoj. Kaj tiel kreiĝas iu speca supereco de la hiperuranio: nome, krom plialta grado de perfekteco de la hiperuranaĵoj, tiuj lastaj vere digne elstaras sur la estaĵoj laŭbilde aŭ laŭesence. Hiperuranio, kaj do la ideoj en ĝi kuŝantaj, reprezentas la modelon laŭ kiu la Demiurgo formis kaj formas la mondon de la estaĵoj, nome la materio.

Rilatoj inter hiperuranio kaj la homa animo[redakti | redakti fonton]

En la filozofia vizio de Platono, la homa animo, antaŭ ol “fali” en la korpon, kontemplas, pli/malpli trempiĝe, la perfektecon de la hiperuraniaj ideoj. Tiu pli/malplia komtemplado igas la falinton en korpon amanto de la vero aŭ malpli amanto de ĝi aŭ tute ignora pri ĝi.

Reciproka rilato inter la ideoj[redakti | redakti fonton]

La rilatoj inter la ideoj, kaj do en la interna strukturo de hiperuranio, estas regulitaj per la leĝoj de la dialektiko: tiu termino havas duoblan signifon: “distingi” aŭ “dividi” kaj “kolekti” aŭ “unuigi”. Ilia distingo ne estas divido kaj ilia unuiĝo ne estas kolektiĝo.

La strukturo, fakte, de hiperuranio similas piramidon: super situas la ideoj plej gravaj kiel belo, bono kaj vero, kaj malsuprenirante laŭlonge de tiu piramido statas ideoj ĉiam pli ligitaj al la sensa mondo, trapasante la matematikajn ideojn (kiuj, kvankam pro valora grado egalaj al la antaŭaj, alfacigas malpli da graveco). La valoro de iu ideo, interne de la hiperurania strukturo, estas deduktebla el la grado de universaleco.

Hiperuranio aŭ la situo de la ideoj laŭ kristanaj filozofoj platonismemulaj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la platona filozofio trovis, kiel ankaŭ aliaj paganaj filozofioj, konsenton en kristana kulturita medio. [2]. Al ili plaĉis superĉio la transcendo de tiuj ideoj, la devenanta el ili providenco, la racio superestranta la universon, la konscienco surfaciganta la moralan leĝon ktp. Tamen laŭ kristanaj pensuloj, la ideoj ne situas en hiperuranio, sed en la menso de Dio, eĉ ili koincidas kun Dio mem. Fakte, la ideoj de Platono havas preskaŭ sendependan staton kaj funkcion, kvazaŭ Dio ili estu mem. Tiu “deponejo” de la ideoj, en la kristana lingvaĵo, estas la Logos, kiu laŭ johana diro (1, 1) loĝas ĉe Dio estante mem Dio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉielo dirita ankaŭ urano el la nomo de la dio personiganta la ĉielon.
  2. Oni restu kun la verkoj de Klemento de Aleksandrio, Origeno, Taciano, Panteno.... kaj Aŭgusteno de Hipono ktp