Hipostilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipostilo kiel preĝejo de la Granda Moskeo de Kajruano, en Tunizio.

En arkitekturo, hipostilo havas tegmenton kiu estas eltenita de kolonoj, kiel ĉe la Granda Hipostilo de Karnak. La vorto hipostilo devenas el la Antikva greka ὑπόστυλος hypóstȳlos kun signifo "sub kolonoj" (kie ὑπό hypó kun signifo sube kaj στῦλος stŷlos kun signifo kolono).[1] La tegmento povas esti konstruita el linteloj de ŝtono, ligno aŭ alia rigida materialo kiel fero, ŝtalo aŭ plifortigita cemento. Povas esti plafono. La kolonoj povas esti ĉiuj samaltaj aŭ, ĉe la kazo de la Hipostilo ĉe Karnak, la kolonoj flanke de la centra spaco povas esti pli altaj ol tiuj flankaj.

Per kombino de kolonoj kaj arkoj, la hipostilo iĝas unu el du ĉefaj tipoj de moskeoj. En multaj moskeoj, ĉefe ĉe la komencaj kunsidaj moskeoj, la preĝejo havas la hipostilan formon.[2] Unu el plej fajnaj ekzemploj de la hipostilaj moskeoj estas la Granda Moskeo de Kajruano (ankaŭ nomita Moskeo de Ukba) en la urbo Kajruano, Tunizio.[3]

La hipostilo estas amplekse uzata en moderna arkitekturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]